Miguelturra estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Pro ties proksimeco al la provinca ĉefurbo aktuale Miguelturra kaj Ciudad Real formas kunurbejon kiu enhavas inter ambaŭ ĉirkaŭ 100.000 loĝantoj kaj estas separataj ambaŭ urboj nur de kelkaj metroj.

Miguelturra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13170
Retpaĝaro http://www.miguelturra.es
Politiko
Urbestro Román Rivero Nieto (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 14 312  (2010)
Loĝdenso 133 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 58′ N, 3° 53′ U (mapo)38.964722222222-3.8911111111111Koordinatoj: 38° 58′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Alto 635 m [+]
Areo 118,37 km² (11 837 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Miguelturra (Provinco Ciudad Real)
Miguelturra (Provinco Ciudad Real)
DEC
Miguelturra
Miguelturra
Situo de Miguelturra
Miguelturra (Hispanio)
Miguelturra (Hispanio)
DEC
Miguelturra
Miguelturra
Situo de Miguelturra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miguelturra [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas miguelturreños. La censita populacio en 2010 estis de 14.312 loĝantoj kaj la denseco estas de 120,91 loĝ/km².

Situo redakti

Miguelturra estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 635 m; je 1 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, kaj je 198 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 118.37 km². La municipa teritorio enhavas ĉefan teritorion kaj eksklavon separatan de submunicipo Peralbillo.

La geografiaj koordinatoj estas 38°57′53″ N 3°53′28″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Sed ankaŭ tradicie, sed ĉefe lastatempe estas urbo de servoj preskaŭ integrita kun Ciudad Real.

Historio redakti

 
Ermitejo Kristo de la Mizerikordo populare konata kiel "la dika turo"

Estis prahistoriaj restaĵoj sed ne konfirmo pri tiamaj setlejoj. Ja estis pli certaj tiuj pri araba epoko (Al Andalus), kun konfirmo ekzemple pri lokonomo Serrallo [serAjo] nome serajlo, haremo. Post la konkero fare de kristanoj al islamanoj, la teritorio reloĝiĝis post la venko en la batalo de Las Navas de Tolosa.

Jam en la 13a jarcento la urbo estis posedaĵo de la Ordeno de Kalatrava (kies kruco aperas en la blazono de Miguelturra) kaj tute apude la reĝa urbo Ciudad Real, kio estis kaŭzo de konfliktoj ĝis la nuligo de la Ordeno. La Ordeno protektis la komercon en la urbo por konkurenci kun la posta ĉefurbo kaj ĉefe dum la 14a jarcento okazis krizoj, kun kelkaj incendioj de la urbo fare de la reĝurbanoj.

Komence de la 19a jarcento la lokanoj partoprenis en la manĉa armeo de la Hispana Milito de Sendependigo kaj ekde tiam jam estis sufiĉe grava urbo. En 1835 oni nuligis la militajn ordenojn kaj Miguelturra estos jam sendependa.

En la 20a jarcento dum la Hispana Enlanda Milito la urbo restis la tutan urbon flanke de la registara flanko sed for de la militaj operacoj, praktike ĝis la falo de Madrido marte de 1939.

Post la Hispana Transiro, en 1979 urbestriĝis Román Rivero, kiu pluestas nune (2011) la urbestro de la urbo.

Socia vivo redakti

Estas tradiciaj festoj kiaj Karnavaloj, Sankta Isidro je la 15a de majo, Fajroj je la 8a de decembro, la patronino septembre, la patrono la 3a de majo, kaj aliaj.

Lastatempe funkcias vigla moderna muziko en grupoj kaj du festivaloj nome Rockferéndum, festivalo apoge al la kompatinda situacio de la Okcidenta Saharo, kaj MuchismoRock. Estas grupoj de rokmuziko kiaj Quebradero, La Kalaña, Cizerone, Maremagnum kaj Mobidick, krom la tradiciaj grupoj de klasika muziko.

La gastronomio populara estas ege riĉa, ekzemple per pladoj baze sur pano kaj fritaj dolĉaxoj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti