Mihály Ács (pli aĝa)

Mihály Ács [mihAj Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács Mihály estis hungara luterana pastro, instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Aács kaj Aachs kun sama prononco, lia filo estis Mihály Ács (pli juna).

Mihály Ács
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1631 (1631-07-09)
en Pannonhalma
Morto 23-an de decembro 1708 (1708-12-23) (77-jaraĝa)
en Nemescsó
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Tubingeno
Familio
Infano Mihály Ács (pli juna)
Okupo
Okupo luterana pastoro • instruisto
vdr

Mihály Ács[1] naskiĝis la 9-an de julio 1631 en Győrszentmárton, li mortis la 23-an de decembro 1708 en Nemescsó.

Biografio redakti

Mihály Ács studis en Universitato de Wittenberg kaj en Universitato de Tubingeno. Hejmenveninta inter 1669-1671 li estis instruisto en Győr, sed pro la kontraŭreformacio li devis forlasi la urbon. Ekde 1673 laŭvice li estis pastro de Farád, Kőszeg, Devecser, fine ekde 1706 en Nemescsó, kie li mortis. Interrompe en 1683 li estis pastro en armeo de Emeriko Thököly.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Fontes Calvinismi obstructi sive principale falsum religionis Calvinisticae Tübingen (1669)
  • Boldog halál szekere, melyet az üdvösséges halált kívánó emberek kedvéért, maga az úr Jézus elkészített (1702, kvarfoje eldonita)
  • Zengedező mennyei kar... (1696, plurfoje eldonita)
  • Arany láncz, avagy oly buzgó fohászkodások és rövid alázatos imádkozások... (1696, plurfoje eldonita)

Fontoj redakti

Referencoj redakti