Mihály ANTAL [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Antal Mihály estis hungara lingvisto, bibliotekisto, membro (korespondanta en 1833) de Hungara Scienca Akademio.

Mihály Antal [1] naskiĝis en 1792 en Jászladány. Li mortis la 20-an de junio 1850 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Mihály Antal frekventis porpastran lernejon en Eger, poste universitaton en urbo Pest. Post lernado li estis ĉefamilia edukisto en la 1820-aj jaroj. Ekde 1830 li vivis en Pest, kie li redaktis la akademian manvortaron. Li strebis por enkonduki la hungaran lingvon anstataŭ la latina en la instruado. En 1834 li iĝis bibliotekisto, kiun li plenumis ĝismorte.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Magyar Tudományos Akadémia kézi szótára (Mana vortaro de la Hungara Scienca Akademio), (1832-1837)
  • Gondolatok honi magyar nyelvünk terjesztésének némely eszközeiről (1827)
  • Ritka, új, és tájszavak gyűjteménye - manuskripto

Fontoj redakti