Mihály Csomor [mihAj ĉomor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csomor Mihály estis hungara meteologo, fervojisto, oficiro.

Mihály Csomor naskiĝis la 15-an de majo 1927 en Pély, li mortis la 19-an de junio 1998 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Csomor frekventis bazlernejon en Budapeŝto, poste li eklaboris en la hungara armeo. Li plulernis en armea lernejo, sed li lernis ankaŭ fotadon. Post la 2-a mondmilito li iĝis fervojisto. En 1950 li faris abiturienton, poste li akiris meteologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. Post la diplomo li iĝis leŭtenanto en la armeo. Depost la Hungara revolucio de 1956 li forlasis la armeon, poste li denove estis fervojisto. Ekde 1958 li laboris en la meteologia instituto. Ekde 1962 ĝismorte li redaktis meteologian revuon. En 1972 li doktoriĝis, poste en Hárskút li establis stacion pri observado de prujnoj. Baldaŭ en la tuta lando oni prognozis kaj ekzamenis la prujnojn, kiun la energia industrio profitis. En 1987 li pensiuliĝis, en 1998 li ricevis premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A zúzmara Magyarországon (1972)
  • Felhők (1983) - kunlaboranto [1]
  • Meteorológiai műszerek és megfigyelések - manlibro

Fontoj redakti