Mihály Herczegh [mihAj herceg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczegh Mihály estis hungara juristo, profesoro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zilahi kaj székcsői [sEkĉOi].

Mihály Herczegh
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1840 (1840-03-24)
en Hódmezővásárhely
Morto 24-an de marto 1926 (1926-03-24) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioHungara reĝlando
Alma mater Bethlen Gabor Reformatus Gimnazium • Piarist grammar school Dugonics András • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Mihály Herczegh [1] naskiĝis la 24-an de marto 1840 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 24-an de marto 1926 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Herczegh frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Szeged, poste li akiris juĝistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1862. Post 2 jaroj li akiris advokatan diplomon, samptempe li doktoriĝis. Li laboris en juĝejo en Pest (urbo) inter 1863 kaj 1865, poste li estis subnotario en Székesfehérvár kelkajn monatojn, fine li instruis en jura akademio en Pécs. En la lernajaro de 1868 li instruis en jurakademio en Győr, poste en Universitato de Budapeŝto ĝis 1913. En 1870 li atingis la rangon publika ordinara profesoro, li estis rektoro en la studjaro 1897 [2].

En 1869 li edziĝis. Post longa instruado li ricevis la titolon "kortega konsilisto".

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Magyar polgári törvénykezési rendtartás, tekintettel a vonatkozó felsőbb rendeletekre (1871, 1882-84, 1885, 1891)
  • Magyar családi és öröklési jog (1874. (2, 1885)
  • Az ági öröklés fentartása (1882)
  • Magyar örökösödési eljárás (1894, 1895)

Fontoj redakti