Mihály János Sax

Mihály János SAX [mihAj jAnos saks], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Sax Mihály János Nepomuk estis hungara juristo, profesoro.

Mihály János Sax [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1750 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio). Li mortis la 6-an de aŭgusto 1824 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Mihály János Sax doktoriĝis el filozofio kaj juro. Post siaj studoj li instruis en akademioj de Pécs kaj Győr. Ekde 1806 li instruis en Reĝa Universitato de Pest. En la studjaro 1812 li estis rektoro [2]. En 1814 li nobeliĝis kaj ricevis la titolon reĝa konsilisto. En 1819 li pensiuliĝis. Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Positiones ex jure universo, quas in universitate Pestiensi publicae eruditorum disquisitioni subjicit (1784)
  • Positiones ex scientiis politicis quas in regia universitate scient. Pestiensi publice propugnandas suscepit Emer. (1808)
  • Summaria institutionum politicarum adumbratio (1808)
  • Elementa juris cambialis proposita in sc. univ. Pestiensi (1813) - manuskripto

Fontoj redakti