Mihály Székely (inĝeniero)

Mihály Székely [mihAj sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Mihály estis hungara inĝeniero, piloto. Lia origina familia nomo estis Szmka [smka].

Mihály Székely [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1885 en Szarvas. Li mortis la 3-an de aprilo 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Székely akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József. En 1910 lia flugmaŝino ricevis premion en internacia flugokonkurso apud Budapeŝto. En la sekva jaro li studvojaĝis al Francio helpe de stipendio. Hejmenveninta li ekzamenis kiel piloto, poste li havis pilotan postenon en Aŭstrio. Estis li la unua, kiu flugis inter Vieno-Budapeŝto-Vieno kaj estis li, kiu portis pasaĝeron en la lando. En 1913 dum flugado li frakasiĝis, poste li neniam flugis. Dum la 1-a mondmilito li instruis la pilotojn, poste li havis inĝenieran postenon en fabriko en Hungario, kie li okupiĝis pri aŭtoj. En la malfruaj 1950-aj jaroj li laboris en instituto pri veturiloj, fine li pensiuliĝis. Li ofte kontribuis en ĵurnaloj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Visszaemlékezés Rákosra (1930)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti