MihrabMihrabo (en araba محراب|محراب miḥrāb, pl. محاريب maḥārīb) estas duoncirkla niĉo ĉe la muro de moskeo kiu indikas la kiblon; tio estas, la direkto de la Kaaba en Mekko kaj tiele la direkto al kiu islamanoj frontu por preĝi. La muro kie estas la mihrabo estas la "kibla muro" aŭ kiblejo.

Laŭ Francisko Azorín Mihrabo estas Bele ornammit niĉo por elmeti la koranon, orientita al Mekon en la ĉefkapelo (Maksuro) de la Moskeo; similis al absido de la kristanaj temploj.[1] Li indikas etimologion el la araba mihrab.[2] Antaŭ la mihrabo estas la maksuro.

Mihrabo ne estu konfuzata kun minbaro, kio estas la alta platformo el kiu Imamo (preĝestro) diskursas al la kunsido.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 139.
  2. Azorín, samloke.