Mike estas vilaĝo en Hungario, en departemento Somogy kun ĉirkaŭ 700 loĝantoj.

Blazono de Mike

Geografio redakti

Mike situas apud rivereto Rinya (rinja).

Historio redakti

La unuaj skribaj fontoj venis el 1213, kiam oni mencia la komunumon kiel Mica. En 1554, en turka imposta priskribo aperis la formo Miske kaj tiam oni notis ekziston de nur 5 loĝejoj. Oni setligis en la vilaĝon (senhoman pro bataloj) ekde la 18-a jarcento germanojn, pli poste hungarojn. En 1821 oni konstruis la kastelon Somssich, kies grafa posedanto fondis en 1838 lernejon. Tiutempe la komunumo havis rajton kiel kampurbo, kiu rajtigis por organizado de foiroj (6 foiroj/jaro).

Post 1977 ĉesis la sendependeco de la komunumo kaj ĝis la potenco-ŝanĝo (1989) ĝi apartenis al Kadarkút.

Vidindaĵoj redakti

  • grafa kastelo (en privata posedo)
  • skulptaĵo de Sankta Vendel (Vendalino)
  • malnova grenejo
  • maŭzoleo (konstruigis en 1867 grafo SOMMSSICH Imre por sia filo Pongrác, mortinta 20-jare).

Ekonomio redakti

Gravas la agrikulturo (terpomo, porko), kudra uzino.

Famuloj redakti

Ĝemelurbo redakti

ekde 1994 Ingstetten, (nun parto de Schelklingen), kie oni nomis placon laŭ Mike.

Eksteraj ligiloj redakti