Mike GRAVEL (n. 13-an de majo 1930 - m. 26-an de junio 2021) estis prezidentkandidato por la Usona Demokrata Partio en 2008 kaj 2020. Li estis senatano de la subŝtato Alasko ekde 1969 ĝis 1981. La lasta Demokrata senatano de Alasko, li estas konata per sia influo en fini la Vjetnaman Militon. Li estis la nura Demokrata prezidentkandidato, kiu subtenas la proponon "FairTax", kvankam sia versio de la impostpropono estas malsimila de la originalo (la versio de Gravel estas la "progresema" versio). Li kelkfoje kontribuas al la progresema TTT-ejo The Huffington Post.

Mike Gravel
Persona informo
Mike Gravel
Naskonomo Maurice Robert Gravel
Naskiĝo 13-an de majo 1930 (1930-05-13)
en Springfield
Morto 26-an de junio 2021 (2021-06-26) (91-jaraĝa)
en Seaside
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per multipla mjelomo vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Religio Unitaria Universalismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater American International College • Assumption University • Columbia University School of General Studies vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Mike Gravel
Familio
Patro Alphonse Gravel vd
Patrino Marie Bourassa vd
Profesio
Okupo politikisto • borsisto • entreprenistoverkisto vd
Aktiva en VaŝingtonoAnchorageJuneau vd
Aktiva dum 1951–2020 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis diplomito de Columbia University kaj ĉe la armeo servis kiel inteligencoficro.

Kiel senatano, Gravel akiris nacian atenton pro siaj fortaj kvankam malsukcesaj provoj interrompi devigan militservon dum la Vjetnama milito kaj diskonigi Pentagonajn dokumentojn en 1971. Dum la usona prezidant-elekto en 1972, Li estris kampanjom ene de la Demokrata Partio esperante esti la kandidato de la partio al vicprezidanto, kaj tiam ludis ŝlosilan rolon en aprobado de Senato establi la trans-alaskan naftoduktan sistemon en 1973.

Kiel arda subtenanto de rekta demokratio kaj la ideo de "nacia iniciato", Gravel kandidatiĝis por prezidanto de Usono en la demokrataj antaŭbalotoj en 2008. Lia kampanjo malsukcesis rikolti popularan subtenon, kaj en marto 2008 Gravel forlasis la Demokratan Partion kaj aliĝis al la Libertariana Partio kun la celo kandidatiĝi - senrezulte - por la kandidateco de la partio al la prezidanteco kaj la enigo de nacia iniciato en la partian platformon.