Miki Kijoŝi 三木 清 (naskiĝinta 1897-01-05 en la prefekturo Hjogo; mortinta 1945-09-26) estis japana filozofo.

Miki Kijoŝi
Persona informo
三木清
Naskiĝo 5-an de januaro 1897 (1897-01-05)
en Gubernio Hiogo
Morto 26-an de septembro 1945 (1945-09-26) (48-jaraĝa)
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Kioto vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miki studis en Eŭropo ĉe Martin Heidegger kaj Heinrich Rickert. Post sia reiro al Japanio 1928 li prelegis pri marksisma filozofio je la Hosei-universitato, kiun li kunligis kun ideoj de ekzistadismo kaj materialismo. En 1930 li estis arestita kiel marksisto kun helpo pro Japana Komunista Partio kaj perdis sian profesorecon. Poste li laboris kiel ĵurnalisto. En 1945 li estis denove arestita kaj mortis en prizono.

Li estis grava filozofo de la tempo antaŭ la dua mondmilito. Kiel tradukisto, eldonisto kaj ĵurnalisto li diskonigis multajn verkojn de la eŭropa filozofio kaj literaturo en Japanio.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Susan C. Townsend: "Miki Kiyoshi 1897-1945 Japan's Itinerant Philosopher", Brill 2009, ISBN 9789004175822

fonto redakti

Louis Frédéric: "Japan Encyclopedia", nova eldono ĉe Harvard University Press, 2002, ISBN 9780674017535, p. 630