Miklós Kürti [miklOŝ kurti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kürti Miklós, angle Nicholas Kurti estis hungara-brita fizikisto, pedagogo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1970).

Miklós Kürti
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1908 (1908-05-14)
en Budapeŝto
Morto 24-an de novembro 1998 (1998-11-24) (90-jaraĝa)
en Oksfordo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario vd
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós Kürti [1] naskiĝis la 14-an de majo 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de novembro 1998 en Oksfordo.

Biografio redakti

Miklós Kürti devenis el juda familio. Li ricevis abiturienton en Budapeŝto, poste li plulernis en Sorbonne kaj ankaŭ en universitato de Berlino. En 1931 li doktoriĝis en Berlino, poste li ekinstruis en ĉeflernejo en Breslau. Inter 1933-1940 li laboris en Oksfordo, kie dume li ricevis britan ŝtatanecon. Dum la 2-a mondmilito li partoprenis en evoluado de brita atombombo, poste li instruis en la universitato. Li partoprenis en redaktado de Acta Physica. Li ricevis Honoran Legion en 1976, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Kalorimetrischer Nachweis einer Termaufspaltung im Gadoliniumsulfat (1933)
  • The use of Liquid Helium in Magnetic Cooling experiments (1949)
  • Magnetism at Very Low Temperature and Nuclear Orientation (1957)
  • Temperatures below 1 K. Reprinted from Advances in Cryogenic Engineering (1963)
  • From Cailletet and Pictet to Microkelvin. Cryogenics (1978)
  • Atomic Histories- Peierls (1997)

Fontoj redakti