Miklós Lovas

hungara astronomo

Miklós LOVAS (hungare Lovas Miklós, naskiĝis en 1931 kaj mortis la 18-a de aprilo 2019) estis hungara astronomo.

Miklós Lovas
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1931 (1931-06-07)
en Budapeŝto
Morto 18-an de aprilo 2019 (2019-04-18) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr
Malkovritaj asteroidoj : 2 
3103 Eger 20-a de januaro 1982
3579 Rockholt 18-a de decembro 1977

Li laboris ĉe la Konkoly Observatorio de 1964 ĝis 1995

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 2 asteroidojn en 1977 kaj 1982[1] ; du periodajn kometojn : 93P/Lovas 1 kaj 184P/Lovas 2 ; kaj tri ne-periodajn kometojn : C/1974 F1, C/1976 U1 kaj C/1977 D1. Li malkovris ankaŭ 42 supernovaojn.[2]

En 1959 li observis la alfrapon de la sovetunia kosmosondilo Luna 2 sur la lunan surfacon.[3]

La asteroido 73511 Lovas [4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti