RÉVAI Miklós [revai mikloŝ] estis hungara lingvisto kaj verkisto naskita la 24-an de februaro 1750 en Nagyszentmiklós kaj mortinta la 1-an de aprilo 1807 en Pest (urbo).

Miklós Révai
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1750 (1750-02-24)
en Sânnicolau Mare
Morto 1-an de aprilo 1807 (1807-04-01) (57-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungaralatinagermanafrancaitalaantikva grekahebrea vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • hungarologist vd
Laborkampo lingvistikohistoria lingvistiko • hungarologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Miklós Révai
Reliefo pri Miklós Révai en Szeged

Biografio redakti

Révai lernis en Szeged ĉe piaristoj kaj en 1769 li iĝis ano de ordeno. Li suferis pro monaĥa vivo. Ekde 1771 li instruis en Tata, Veszprém, Nagykároly. En 1776 li studis teologion en Nyitra, en 1777 en Vieno studis desegnon kaj arkitekturon. En 1778 li pastriĝis, en la sama jaro oni ordinis lin en Nagyvárad. Li estis tie desegninstruisto, pli poste akademia instruisto. Ekde la fino de 1783 ĝis 1-a de majo 1784 li estis en Pozsony redaktoro de Magyar Hírmondó, la unua hungarlingva ĵurnalo. En 1785 li estis guvernanto en Győr, inter 1787 kaj 1793 li estis desegninstruisto kaj verkis libron pri konstruarto. En tiu tempo li havis la lukton pri problemo de t.n. hungara prozodio. En 1794 li estis instruisto de gimnazio de Esztergom kaj iĝis kromordena pastro. Ekde 1802 li estis instruisto de la hungara lingvo kaj literaturo de la universitato de Pest.

Verkoj redakti

  • A régi magyar írásmód (manuskripte);
  • Magyar szép toll (manuskripte);
  • A magyar alagyáknak I. könyve (NagyKároly, 1778);
  • Révai Miklós elegyes versei (Pozsony, 1787);
  • Városi építésnek eleji (Buda, 1790);
  • Antiquitates literaturae Hungaricae (Pesthini, 1803);
  • Elaboratior grammatica hungarica (I – II., Pesthini, 1803 – 06).

Fontoj redakti