Miklós VAY [miklOŝ vaj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vay Miklós estis hungara barono, juristo, politikisto, krongardisto, membro (direktora en 1841) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis vajai. Lia filo estis Miklós Vay (armeinĝeniero).

Miklós Vay
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1802 (1802-04-29)
en Alsózsolca
Morto 14-an de majo 1894 (1894-05-14) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Miklós Vay
Infano Miklós Vay
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Miklós Vay

Miklós Vay [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1802 en Alsózsolca. Li mortis la 14-an de majo 1894 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Vay frekventis universitaton en Pest (urbo). Post la jura diplomo li komence faris jurajn taskojn, en 1823 li plulernis en Vieno. En la sekva jaro li havis taskon en la kalvinana eklezio, poste li estis subnotario en Zemplén (en 1827 jam ĉefnotario), fine parlamenta deputito. En 1828 li edziĝis. En 1831 li estis komisaro de la Habsburgoj en la ĥolera ribelo. En 1844 li estis elektita krongardisto. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis komisaro de Transilvanio, baldaŭe li rifuzis esti ĉefministro, post falo de la revolucio li estis kondamnita. En 1860 li estis elektita kancelario, en 1865 departementestro de Borsod. En 1888 li estis nomita prezidanto de la supera ĉambro.

Liaj publikaĵoj redakti

  • diversaj paroladoj

Fontoj redakti