Miklós Vay (armeinĝeniero)

Barono Miklós Vay [miklOŝ vaj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vay Miklós estis hungara armeinĝeniero, oficiro, parlamentano, reĝa ĉambelano, mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis vajai. Lia filo estis la samnoma politikisto Miklós Vay.

Miklós Vay
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1756 (1756-09-06)
en Departemento Borsod
Morto 11-an de majo 1824 (1824-05-11) (67-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Miklós Vay
Okupo
Okupo militinĝeniero • militisto
vdr

Miklós Vay [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1756 en Zsolca (aliaj fontoj informas pri alia loĝloko). Li mortis la 11-an de majo 1824 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Miklós Vay frekventis kolegion en Sárospatak, poste li plulernis en akademio en Leingruben. Post siaj studoj li gvidis laborojn en diversaj fortikaĵoj. Inter 1786 kaj 1788 li studvojaĝis en Francio, Nederlando, Germanio, Britio. En 1787 li estis elektita membro de Royal Society. Hejmenveninta li aliĝis al la kontraŭturka milito. Lia okulo vundiĝis, poste li baroniĝis. En 1799 li edziĝis. Li portis terpomojn el Anglio kaj disvastigis ilin en Szabolcs, krome li portis pli modernajn plugilojn, semilojn, rikoltilojn, taksajn maŝinojn. Ekde 1804 li okupiĝis pri reguligado de riveroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

Liaj ĉiuj kontribuoj restis en manuskripto.

Fontoj redakti