Mikojan-Gureviĉ MiG-29

La Mikojan-Gureviĉ MiG-29 (ruse Микоян-Гуревич МиГ-29, NATO raportnomo: Fulcrum) estis sovetunia kaj estas rusia jetmotora ĉasaviadilo.

Mikojan-Gureviĉ MiG-29
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: Mikojan-Gureviĉ
Unua flugo: 6-an de oktobro 1977
Uzanto: multaj
Produktperiodo: 1983 – nuntempe
Produktkvanto: >1,600
vdr

Historio redakti

En 1969 la Usona Aerarmeo komencis programon "F-X" kaj rezultis novajn ĉasaviadilojn, F-15 kaj F-16, kiu superis sur sovetiaj ĉasaviadiloj en tiu epoko. Dum la Vjetnama milito, ĉasaviadiloj kiel F-4 kaj F-5 kun misiloj superis sur sovetiaj ĉasaviadiloj kiel MiG-17 kaj MiG-19. Dum la Araba-israela konflikto, F-15 kaj F-16 superis sur sovetiaj ĉasaviadiloj MiG-23 kaj MiG-25. Sovetia Aerarmeo bezonis novan ĉasaviadilon, kiu povis konkurenci kun usonaj ĉasaviadiloj. Por disvolvigi novan ĉasaviadilon, Centra Aerodinamika Instituto (ĈAGI) laboris kun Suĥoj planburoo, poste rezultis ĉasaviadilon Suĥoj Su-27.

En 1971, Planburoo Mikojan-Gureviĉ ankaŭ partoprenis en tiu programo, por disvolvigi novan malpezan ĉasaviadilon, kiu povis helpi terarmean operadon direkte. Kiel rezulto de programo, MiG-29 naskiĝis en 1977. En 1982 Sovetia aerarmeo komencis uzi MiG-29 en aerarmeo.

Uzantoj redakti

Katastrofoj redakti

La 13-an de novembro 2016 al Mediteraneo falis MiG-29K. La plej grava kaŭzo de la evento estis paneo de motoroj.

Post la sesa katastrofo dum 20 monatoj Barato la 30-an de julio 2022 decidis forĵeti rusajn ĉasaviadilojn MiG-21 kaj MiG-29 ĝis 2025.

Bibliografio redakti

  • Adam Gołąbek, Andrzej Wrona, Polskie MiG-i-29 (Polaj MiG-oj 29), „Lotnictwo”. 9/2018. XXI (202), p. 26-40, 2018, ISSN 1732-5323

Eksteraj ligiloj redakti