Mikola Ŝmatko (ukraine: Микола Гаврилович Шматько, Mikola Havríloviĉ Ŝmatkó, ruse: Николай Гаврилович Шматько, Nikoláj Gavríloviĉ Ŝmatkó; naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1943 - mortis la 15-an de septembro 2020) estis ukraina pentristo kaj skulptisto. Lia naskiĝurbo estas vilaĝo Krasnohrivka en Donecka provinco de la Ukraina SSR, Sovetunio. Li laboris en Ukrainio kun 2 filoj.

Mikola Ŝmatko
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1943 (1943-08-17)
en Krasnohorivka
Morto 15-an de septembro 2020 (2020-09-15) (77-jaraĝa)
en Mukaĉeve
Mortokialo kancero
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
TTT
Retejo http://www.kingofmarble-shmatko.com/
vdr

Li kreis pli ol 750 skulptaĵojn kaj preskaŭ 500 bildojn. En la ekspozicio "Ŝmatko kaj filoj" estas 70 skulptaĵoj kaj preskaŭ 300 bildoj.

Ekde la 2000-a jaro li estas profesoro de la Katedro de Popola Arto en la Moskva Instituto de la Mondaj Civilizacioj.

"Sanktmontara Madono", la skulptaĵo de Mikola Ŝmatko
La Ukraina Aŭroro, unu el la skulptaĵoj de Mikola Ŝmatko
Ivan Soŝenko, unu el la skulptaĵoj de Mikola Ŝmatko

En la jaro 2004 (post la peto) Ŝmatko komencis krei la skulptaĵon "Sanktmontara Madono".

En 2005 la Epifania kirko estis fondita en la vilaĝo Keleberda en Poltava provinco, Ukrainio. Oni metis tien unu el la skulptaĵoj de Ŝmatko, nome "Krucifikso de Kristo".

Ekspozicioj redakti

La ekspozicio "Ŝmatko kaj filoj" redakti

Aliaj ekspozicioj redakti

  • 2000: Moskva Instituto de la Mondaj Civilizacioj, Moskvo

Eksteraj ligiloj redakti