Mikono (vivis en la 5-a jarcento a.K.) estis helena pentristo kaj skulptisto, samepokano kaj lernanto de Polignoto. Li kaj lia majstro sentigis la spacan profundecon (perspektivon) en la greka pentroarto.

Mikono
Persona informo
Naskiĝo
en Antikva Ateno
Morto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Atenoantikva greka lingvo
Familio
Infano Timarete
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
Verkoj Kallias statue at Olympia
vdr

Plej famaj verkoj de Mikono estas la Bunta halo sur la agoro de Ateno (Stoa poikile) kaj la murbildoj de la Tezeo-sanktejo.

Mikono kaj Polignoto komencis ornami je Stoa poikile ĉ. 460 aK.. Polignoto pentris la centran pentraĵon, dum Mikono la dekstran bildon kun temo „Batalo de Tezeo kun la amazonoj”. La pentraĵo alportis por Mikono reputacion. Li komencis post 475 a.K. pri pentrado de novaj bildoj de la Tezeo-sanktejo (Batalo de la centaŭroj kaj la lapitoj kaj Morto de Tezeo. Liaj novigaĵoj alportis velkon de la greka vazopentrado, ĉar la muro donis pli grandan, platan surfacon por la pentristoj.