Mikroblogo

Mikroblogoetblogo estas formo de interreta servo, kiu ebligas al uzantoj dissendi mallongajn tekstojn aŭ plurmediajn fragmentojn en Interreto. Kiel la nomo sugestas, mikroblogo similas al blogo, sed en la kazo de mikroblogaj servoj la fragmentoj estas multe pli mallongaj. Ofte temas pri unuopa foto (kun titolo aŭ apudskribo), aŭ malgranda tekstmesaĝo ne pli ol kelkaj linioj.

La plej populara mikrobloga servo estas Twitter. Ĉi tiu donas al la uzantoj la eblon indiki en maksimume 280 signoj, kion ili faras en difinita tempo. Ili tiam povas aboni la ĝisdatigojn de siaj kontaktoj. Krom indiki kion faras homoj, multaj homoj ankaŭ uzas Twitter por, ekzemple, kundividi ligilojn, fari anoncojn kaj fari demandojn al siaj amikoj aŭ al la interreta publiko ĝenerale (amaskunlaboro aŭ angle crowdsourcing).

La servo de Twitter havas multajn similecojn kun, ekzemple, la statusaj ĝisdatigoj de Facebook kaj la 'kiu', 'kio' kaj 'kie' de Hyves. En iu senso, ĉi tiuj sociaj retejoj ankaŭ ofertas mikroblogon kune kun siaj aliaj servoj.

Servoj similaj al Twitter estas Mastodon, Brightkite, identi.ca, Jaiku, Pownce, Yammer, kaj Sina Weibo, Tencent WeiboTencent Q-Zone en Ĉinio.

Aliaj ekzemploj de mikroblogoj estas sociaj retejoj kiel vivfluaj servoj kiel Posterous kaj Tumblr.