En elektronikaj sistemoj kaj komputiko, mikroprogramaro (ankaŭ nomata integrita programaro, firmprogramofirmvaro[1] el la angla firmware) estas speco de programaro kiu ebligas kontrolon, monitoradon kaj datummanipuladon de elektronikaj produktoj kaj sistemoj. Klasikaj ekzemploj de aparatoj enhavantaj mikroprogramaron estas integritaj sistemoj (kiel ekzemple trafiklumoj, konsumantaparatoj, teleregiloj kaj ciferecaj brakhorloĝoj), komputiloj, komputilflankaparatoj, poŝtelefonoj, kaj ciferecajn fotilojn. La mikroprogramaro enhavata en tiuj aparatoj estas la malalt-nivelan kontrolprogramon por la aparato. En 2013, la plejparto de la mikroprogramaro povis esti ĝisdatigita.[2]

Teleregiloj estas simplaj elektronikaĵoj kiuj enhavas mikroprogramaron.

Mikroprogramaro estas tenata en ne-volatilaj memoriloj kiel ekzemple nurlegebla memoro (ROM), EPROM, aŭ fulmmemoro. Ŝanĝi la mikroprogramaron de aparato malofte aŭ neniam estas farita dum ĝia ekonomia vivdaŭro; kelkaj mikroprogramaraj memoriloj estas permanente instalitaj kaj ne povas esti ŝanĝitaj post produktado. Oftaj kialoj de ĝisdatigado de mikroprogramaro inkludas riparadon de cimoj aŭ aldonadon de kapabloj al la aparato. Tio povas postuli fizikan anstataŭon de ROM-integritcirkviton, aŭ reprogramon de fulmmemoro per aparta procedo.[3] Mikroprogramaro kiel la BIOS de personaj komputiloj povas enhavi nur elementajn bazajn funkciojn de aparato kaj povas nur disponigi servojn al pli alt-nivela programaro. Foje, mikroprogramaro kiel la programo de integrita sistemo povas esti la nura programo kiu funkcios en la sistemo kaj ebligos ĉiujn siaj funkcioj.

Referencoj redakti

  1. Firmware. Komputeko. Alirita 9a de majo 2016.
  2. Mark, Soper. (Septembro 2012) Authorized Cert Guide: CompTIA A+. Pearson Education. ISBN 978-0-7897-4850-8.
  3. What is firmware?. incepator.pinzaru.ro. Alirita 2013-06-14.

Vidu ankaŭ redakti