Miksa Mayer
Ĉi tiu artikolo temas pri Miksa Mayer. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Mayer.
MAYER Miksa (pro. majer) estis hungara pedagogo, verkisto naskita en Lugos la 6-an de majo 1842 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de marto 1886.
Miksa Mayer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de majo 1842 en Lugoj | |
Morto | 19-an de marto 1886 (43-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Infanoj | Géza Mayer vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • edukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Miksa Mayer finis porinstruistan lernejon en Versec, poste studis en Vieno en la teknikuniversitato, dume li verkis pripedagogiajn artikolojn kaj li ĉesis siajn studojn. Post privatinstruado li estis kunlaboranto de gazeto Szegedi Híradó, de 1867 de Pesti Napló, de 1869 kunulredaktoro de Népnevelők Lapja, vicredaktoro, poste redaktoro de Néptanítók Lapja de 1869 ĝis 1873. Li estis la unua direktoro de tutlanda lernilarmuzeo.
Verkoj redakti
- Aranybánya (Bp., 1878);
- Családi kör (Bp., 1880);
- Kincses szekrény (Bp., 1880);
- Vezérkönyv a népiskolai történettanításhoz (kun Áron Kis, Bp., 1882);
- Az életmentő (Bp., 1886).