Milan KUČAN (naskiĝis la 14-a de novembro 1941 en Križevci, Slovenio) estas slovena politikisto. Inter 1991 kaj 2001 li estis la unua prezidanto de la suverena ŝtato Slovenio, sendependiĝinta el la teritorio de Jugoslavio.

Milan Kučan
Persona informo
Milan Kučan
Naskiĝo 14-a de novembro 1941
en Križevci, Slovenio
Religio luteranismo vd
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Universitato de Ljubljano vd
Partio Socialdemokratoj de Slovenio
Subskribo Milan Kučan
Familio
Edz(in)o Štefka Kučan vd
Infanoj Ana Kučan • Špela Kučan vd
Profesio
Okupo politikistopolitika komisaroadvokatojuristo vd
Laborkampo politikojuro vd
ĉefministro de Slovenio
Dum novembro 2008 – nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Milan Kučan estas membro de la socialdemokratio politika partio de Slovenio, kiu dum la oficperiodo de Milan Kučan nomiĝis "Unuiĝinta Listo de la Socialdemokratoj" (slovene Združena lista socialnih demokratovZLSD) kaj en 2005 transformiĝis al la nova partio Socialdemokratoj de Slovenio, Socialni demokrati.

Milan Kučan naskiĝis en Križevci, vilaĝo en la regiono Prekmurje. Slovenio tiutempe estis parto de la Reĝlando Jugoslavio. En aĝo de 17 jaroj li membriĝis en la Komunisma Partio de Jugoslavio, en kiu li jam dum sia studo de juro en la Universitato de Ljubljano karieriĝis. En 1964 li iĝis prezidanto de la partia komitato de sia universitato. En 1978 li elektiĝis parlamenta prezidanto de la jugoslavia socialisma respubliko Slovenio, kaj en 1986 iĝis gvidanto de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Slovenio. En tiu funkcio li komencis engaĝiĝi kaj por la divido de partiaj kaj ŝtataj funkcioj (kondiĉo por distanciĝo de la modelo de "ŝtata partio", kiu nome de la komunisma partio estis komuna modelo en ĉiuj tiamaj landoj de la Orienta Bloko), por homaj rajtoj kaj por politika plurismo. En aprilo 1990 li post konstitucia reformo per 58 procentaĵoj de la voĉoj de la slovenaj civitanoj elektiĝis prezidanto de la jugoslavia respubliko Slovenio.

En decembro 1990 la plimulto de slovenoj decidis krei sendependan slovenian respublikon, do malaliĝi el la federacio de Jugoslavio, kaj tiu plano realiĝis en junio 1991. Post mallonga milito de la jugoslavia armeo kontraŭ la nova ŝtato kaj la internacia agnosko de la nova respubliko Slovenio, Milan Kučan en 1992 elektiĝis la unua slovenia ŝtata prezidanto. En 1997 li per 56 procentaĵoj de la voĉoj de la slovenaj civitanoj reelektiĝis. La dua oficperiodo finiĝis en 2002, kaj tria laŭ la konstitucio de Slovenio ne eblas. Posteulo en la funkcio de ŝtata prezidanto iĝis Janez Drnovšek.

La persono de Milan Kučan en Slovenio pro lia komunisma pasinteco estas parte pridisputata. Li mem, ekde kiam eblis deklari apartenon al partio alia ol la komunisma, nomas sin socialdemokrato, kaj membras en la socialdemokratio politika partio de Slovenio, kiu dum la oficperiodo de Milan Kučan nomiĝis "Unuiĝinta Listo de la Socialdemokratoj" (slovene Združena lista socialnih demokratovZLSD) kaj en 2005 transformiĝis al la nova partio Socialdemokratoj de Slovenio, Socialni demokrati.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:prezidanto de SlovenioPoste:
la ofico nove kreiĝis1991 - 2002Janez Drnovšek