Milan Ohnisko (naskiĝis la 23-an de julio, 1965 en Brno), estas ĉeĥa lirika poeto.

Milan Ohnisko
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1965 (1965-07-16) (58-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo poeto • redaktisto • verkisto • grafikartisto • eldonisto • redaktoro
vdr

Antaŭtempe li foriris el gimnazio (1981) kaj poste ankaŭ el Bibliotekista mezlernejo en Brno (1982), ŝanĝis multajn profesiojn kaj samtempe praktikis propran eldonejon kaj librovendejon Ohnisko. Nun li laboras kiel redaktoro de la eldonejo Petrov en Brno.

Lia poezio estas kombino de naivismo uzanta vortludojn por atingi raciajn kulminojn kaj de novdekadenca kompreno por tragediismo kaj donkiĥotismo de senŝanculo batalanta kontraŭ indiferenta, malamika mondo. Ohnisko kombinas naivecon, humuron, ironion kaj absurdecon.

Verkoj redakti

  • Obejmi démona! (Ĉirkaŭbrakumu demonon!, 2001)
  • Vepřo knedlo zlo aneb Uršulinovi dnové (Brasiko knedliko porkfiko aŭ la tagoj de Urkaculo, 2003)
  • Milancolia (Milankolio, 2005)
  • Býkárna (Boveca ekscesejo, kun Ivan Wernisch kaj Michal Šanda) (2006)
  • Love! (Love!, 2007)

Eksteraj ligiloj redakti