Milan Rastislav Štefánik

Generalo PhDr. Milan Rastislav Štefánik (naskiĝis la 21-an de julio 1880 en Košariská, mortis la 4-an de majo 1919 en Ivanka pri Dunaji) estis slovaka kaj franca[1] astronomo, politikisto kaj generalo de la franca armeo.

PhDr.
Milan Rastislav Štefánik
Slovaka astronomo, politikisto kaj generalo de franca armeo
Slovaka astronomo, politikisto kaj generalo de franca armeo
Persona informo
Milan Rastislav Štefánik
Naskiĝo 21-a de julio 1880
en Košariská, Slovakio, Hungara reĝlando
Morto 4-a de majo 1919
en Ivanka pri Dunaji, Slovakio, Ĉeĥoslovakio
Mortis pro hazarda morto vd
Tombo Mausoleum of Milan Rastislav Štefánik vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj slovakafranca vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioFrancio vd
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
Familio
Patro Pavel Štefánik vd
Profesio
Okupo politikistoastronomofotistooficirodiplomatopiloto • army officer vd
1-a Ministro de defendo de Ĉeĥoslovakio
Dum 28-a de oktobro 19184-a de majo 1919
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Milan Rastislav Štefánik, statuo en Prago en Petřín antaŭ observatorio de Štefánik

En la jaroj 1913 - 1918 li organizis ĉeĥoslovakajn legiojn en Serbio, Rumanio, Rusio, Italio kaj en 1918 kontraŭsovetan intervenon en Siberio. Li estis ano de Nacia konsilantaro en Parizo kaj la unua ĉeĥoslovaka ministro de nacia defendo. Li estas komune kun Tomáš Garrigue Masaryk kaj Edvard Beneš konsiderata kiel fondinto de Ĉeĥoslovakio. Li pereis dum aviadila katastrofo revenante en la patrujon.

Lia infanaĝo kaj plenkreskado redakti

Milan Rastislav Štefánik naskiĝis en Košariská (tiam vilaĝo Brezová pod Bradlom) ĉe Myjava sur okcidenta Slovakio kiel la sesa el la dek du infanoj en familio de evangelia paroĥano Pavol Štefánik. La gepatroj sukcesis eduki naŭ infanojn ĝis la plenkreskeco. Kvankam li estis filo de paroĥano, Štefánik elkreskis en malriĉa medio kaj lia vivo preskaŭ ne diferenciĝis de la vivo de kamparanaj infanoj el najbareco. Sed kio ne mankis al li, estis slovakaj libroj kaj magazinoj, per kiuj Pavol Štefánik kiel klera naciulo klopodis eduki siajn idojn. Li finvizitis la unuajn tri klasojn en la naskovilaĝo, kie lia instruisto estis Martin Kostelný, slovaka patrioto, finlerninto de slovaka evangelia gimnazio en Revúca. Laŭ atesto de la instruisto Milan Rastislav estis la plej bona lernanto en la lernejo en Košariská. Patro Pavol klopodis doni al la filo kiel eble plej bonan klerigon; por ke Milan Rastislav povu studi en mezlernejo, li devis perfekte eklerni hungare. Tial jam ekde sia naŭa jaro li foriris el la domo ĝis Šamorín, por ke li prepariĝu por studi la mezlernejon. Li komencis la mezlernejan studadon en evangelia liceo en Bratislava, tiama Prešpurk, kie jam estis studantaj liaj du fratoj; Igor kaj Pavol. Tiutempe la liceo estis hungarigita kaj el slovakaj patriotaj profesoroj instruis en ĝi sole Ján Kvačala. El la instruantoj Štefánik ŝatigis al si Ferdinandon Hirschmann, profesoron de matematiko, kaj Samuel Markusovszky-on, klasprofesoron. Štefánik studis kun eminenta prospero, sed post tri jaroj li devis foriri kun sia frato Pavol ĝis Sopron kaj pli poste ĝis Szarvas, ĉar Pavol prosperis malpli forte.

Milan Rastislav ankaŭ transirinte al nova lernejo atingis bonegan prosperon, por ki li ricevis unufojan stipendion de Teleki; krom tio li ekkonis ankaŭ Emília-n Chovanová, sian unuan amon. En Szarvas li fine abiturientiĝis kun eminenta prospero kaj li decidiĝis foriri por studi konstruan inĝenieraferon ĝis Prago. Tiutempe agadis en Prago societo Škrobár (ĉefa aktivisto estis tiama la kuracisto Vavro Šrobár) kaj Štefánik ĉi tie akiris ankaŭ stipendion de Ĉeĥoslovaka unueco. Tuj de komence de la studado li komencis viziti kun sia amiko Jan Kraicz ankaŭ societon de evangeliaj akademikoj Jeroným kaj li estis ankaŭ ano de la subtena societo Radhošť. Štefánik ankaŭ fariĝis mesaĝisto kaj samideano de ideoj de profesoro Tomáš Garrigue Masaryk.[2]

En marto 1898 Štefánik fariĝis sekretario de Detvan. En la jaro 1900 okazis en lia vivo rompo. Post abrupta interkverelo kun la patro en ferioj la patro elpelis la junan Štefánik el la domo. Tiu venis al sia amiko Vavro Šrobár ĝis Ružomberok. Aŭtune li poste revenis Pragon kaj li foriris el la politekniko. Li igis sin enskribiĝi al studado de astronomio (tiun ĉi fakon oni tiam instruis en filozofia fakultato) kaj spite al komenciĝantaj problemoj kun la stomako li komencis studi. Poste li ankaŭ repaciĝis kun la patro kaj inter slovakaj studentoj en Prago li iom post iom akiradis aŭtoritatecon. Aŭtune de 1901 li fariĝis prezidanto de Detvan. Sed pli poste pro malkonsentoj en vicoj de la societo, kvankam neĝoje, komune kun siaj amikoj Juraj Nerád kaj Zigo Zigmundík li elaniĝis el Detvan.

 
Statuo de Masaryk kaj Štefánik en Košice en Slovakio

En somera semestro de la jaro 1902 li foriris por studi ĝis Zuriĥo, kie li en nova medio akiris ankaŭ novajn kontaktojn. Reveninte Pragon aŭtune de 1902 li denove aliĝis en Detvanon kaj en ĝenerala mitingo li estis denove elektita prezidanto. Kiam en la jaro 1903 V. Škrobár komencis eldoni magazinon Hlas, Štefánik helpis lin dum redaktado de lia aldonaĵo Umelecký hlas (Artista voĉo), dediĉita al literaturo kaj arto. Kiel publicisto li estis agada ankaŭ aliloke; laŭ deziro de Jan Herben li verkis en realista magazino Čas (Tempo) regulajn komenc-artikolojn pri slovakaj kulturo kaj politiko, kies celo estis informi ĉeĥan publikon pri Slovakio. Li atentigis precipe pri progresanta hungarigado kaj li insistis la ĉeĥan socion, por ke ĝi helpu Slovakion per konkretaj faroj. Kiel prezidanto de Detvan li partoprenis en la jaro 1903 kunvenon de la internacia studenta organizo Corda Fratres en itala Palermo. Somere li poste vizitis en Luhačovice Pavel Blaha kaj li partoprenis ankaŭ malfermon de la unua ekspozicio Grupa uhorskoslovenských maliarov (Grupo de hungara-slovakaj pentristoj), kiu estis rezulto de la ĉeĥa-slovaka kultura kunlaboro. El aktivecoj de Štefánik valoras mencii ankaŭ vizitojn ĉe historiisto Jaroslav Goll kaj poeto Jaroslav Vrchlický. Lastan jaron en la universitato li plene dediĉis al la studado. La rezulto estis diserta laboro nomita Pri nova stelo en stelaro Cassiopea malkovrita en la jaro 1572. Li defendis la laboron, li faris la preskribitajn ekzamenojn kaj la 12-an de oktobro 1904 li estis promociita je doktoro de filozofio.

En 1913 li kunfondis telegrafan reton en Ekvadoro kaj sur la insularo Galapagoj. Pro tio li ricevis de la franca registaro la ordenon Kruco de la Honora Legio. Post eksplodo de la unua mondmilito li, kiel naturalizita franco, fariĝis en 1915 vicleŭtenanto en la franca aerarmeo.[1]

Literaturo redakti

En Esperanto aperis bildstria libro pri li kiu titoliĝas Aventuroj de Milan Rastislav Štefánik[3].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/04, paĝo 10: Slovako, kiu fariĝis franca generalo verkita de Jiří Patera.
  2. Vratislav Preclík: Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 35 - 53, 106 - 107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–181, 184–199.
  3. (eo) Tomáš Kriššák, La aventuroj de Milan Rastislav Štefánik, Katalogo de Universala Esperanto-Asocio.