Milda povo mola povo estas fakvorto uzata en internaciaj rilatoj por priskribi la kapablon de politika aganto, kiel ekzemple ŝtato, influi la agojn aŭ interesojn de aliaj agantoj per ne nur diplomatiaj, sed ankaŭ kulturaj kaj ideologiaj rimedoj. Ĝi estas klara alternativo kontraŭ la eblo plenumi celojn per la elturniĝo al perfortaj rimedoj kiel milito, diktaturo ktp. Alie ĝi povas esti sistemo por atingi samajn celojn ŝajnigante mildecon. Uzado de amaskomunikiloj povas esti grava ingredienco de milda povo.

Laŭ la indekso "Soft Power 30" publikigita en 2017, Francio estis unua loko, sekvata de Britio [1].

Ekzemploj en daŭriga praktiko fare de iuj eŭropaj potencoj estas eksterlandaj filioj de kulturaj institucioj, kaj inter ili la British Council de Unuiĝinta Reĝlando, Alliance Française kaj Institut français de Francio, Goethe-Institut de Germanio, kaj Instituto Cervantes de Hispanio.

La koncepto unue aperis en la skribaĵoj de Joseph Nye, kiu argumentis, ke demokratio (kaj precipe ĝiaj liberalaj valoroj kiel homaj rajtoj kaj individuaj liberecoj) povas igi landojn admiri tiuj landojn, kiuj estas rigardataj kiel la formado de liberalaj valoroj, kaj tial provi imiti ilin.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti