Mildred Harris

usona aktorino (1901–1944)

Mildred HARRIS (naskiĝis la 29-an de novembro 1901, mortis la 20-an de julio 1944) estis usona kina aktorino en la komenco de la 20a jarcento.[1] Ŝi estis ankaŭ la unua edzino de Charlie Chaplin. Harris ekkarieris en la kinindustrio kiel infana aktorino kiam ŝi estis nur 11-jaraĝa. Ŝi aperis en filmoj ekde 1912 ĝis 1945.

Mildred Harris
Persona informo
Mildred Harris
Naskiĝo 29-an de novembro 1901 (1901-11-29)
en Cheyenne
Morto 20-an de julio 1944 (1944-07-20) (42-jaraĝa)
en Holivudo, Kalifornio,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Charlie Chaplin • Everett Terrence McGovern • Bill Fleckenstein vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmaktoro vd
Aktiva dum 1912–1944 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ la kreo de United Artists, Chaplin edziĝis por la unua fojo. La 16-jaraĝa Mildred Harris estis anoncinta, ke ŝi estas graveda, kaj en septembro 1918, Chaplin edziĝis al ŝi senbrue en Los-Anĝeleso por eviti polemikon.[2] Tuj poste, la gravedeco montriĝis falsa.[3] Chaplin estis malfeliĉa kun tiu unuiĝo kaj, sentante ke la geedzeco prokrastis lian kreivon, li dediĉegis sin al la produktado de sia filmo Sunnyside.[4] Harris iĝis poste fakte graveda kaj la 7an de julio 1919, ŝi naskis filon. Norman Spencer Chaplin naskiĝis misformita kaj mortis tri tagojn poste.[5] La geedzeco finiĝis en aprilo 1920, kaj Chaplin klarigis en sia membiografio ke ili estis "nerekunigeble miskunigitaj".[6]

Filmoj redakti

Referencoj redakti

  1. Associated Press (21a de Julio, 1944). "Mildred Harris Dies In West". St. Petersburg Times. Alirita la 5an de septembro 2018. "... actress in the silent film days, and first wife of Comedian Charles Spencer Chaplin, died yesterday of pneumonia which followed a major abdominal operation...."
  2. Robinson, p. 246.
  3. Robinson, p. 248.
  4. Robinson, pp. 246–249; Louvish, p. 141.
  5. Robinson, p. 251.
  6. Chaplin, p. 235; Robinson, p. 259.

Literaturo redakti

  • Robinson, David (1986) [1985]. Chaplin: His Life and Art. London: Paladin. ISBN 0-586-08544-0.