Milena DRAVIĆ (serbe Милена Дравић; naskiĝis la  5-an de oktobro 1940(nun 1940-10-05) en Beogrado, Regno Jugoslavio, mortis 14-an de oktobro 2018 en Beogrado, Serbio) estis serba teatra kaj kina aktorino.

Milena Dravić
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1940 (1940-10-05)
en Beogrado
Morto 14-an de oktobro 2018 (2018-10-14) (78-jaraĝa)
en Beogrado
Mortis per pankreata kancero vd
Tombo Nova tombejo en Beogrado vd
Lingvoj serba vd
Loĝloko Čubura vd
Ŝtataneco Serbio vd
Alma mater First Belgrade Gymnasium vd
Familio
Edz(in)o Dragan Nikolić • Mladomir Puriša Đorđević • Vojislav Rakonjac Kokan vd
Infanoj 0
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • infana aktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1959–2016 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En sia infanaĝo Milena okupiĝis pri dancoj, en tiu nombro baleto. Ŝi debutis en kino en 1959. La unuan sukceson la juna aktorino havis post partopreno en la filmo Superfluulino (Прекобројна, 1962). Ekde 1971 ŝi aktoris en la beograda teatro Metiejo 212, kie ŝi partoprenis teatraĵojn de Frank Wedekind, Ödön von Horváth, Eugène Ionesco, Dušan Kovačević (serbe: Душан Ковачевић) kaj aliaj famaj dramistoj.

Ŝi edziniĝis trifoje. La tria edzo estis la serba aktoro Dragan Nikolić (serbe: Драган Николић).

La aktorino mortis 78-jara la 14-an de oktobro 2018 pro daŭra malsano.

Elektita filmaro redakti

jaro tradukita titolo originala titolo reĝisoro premioj
1962 Superfluulino Прекобројна Branko Bauer Premio Ora areno en la kinofestivalo en Pula
1962 Kozara Козара Veljko Bulajić (kroate: Veljko Bulajić)
1964 ? angle Destination Death, germane Herrenpartie, serbe Мушки излет, serbokroate Muški izlet Wolfgang Staudte (germane: Wolfgang Staudte)
1965 Homo ne estas birdo Човек није тица Duŝan Makavejev
1965 Soldataj knabinaĉoj Le Soldatesse Valerio Zurlini (itale: Valerio Zurlini)
1966 ? Поглед у зјеницу сунца Veljko Bulajić
1967 ? serbe Хасанагиница, kroate Asanaginica, bosne Hasanaginica
1969 Batalo de Neretvo serbe Битка на Неретви, kroate Bitka na Neretvi Veljko Bulajić
1970 Obsedo kun la nomo Anada Touha zvaná Anada Ján Kadár (ĉeĥe: Ján Kadár), Elmar Klos (ĉeĥe: Elmar Klos) Premio de la Internacia kinofestivalo en Taormino pro la plej bona virina rolo
1971 Misterioj de la organismo Мистерије организма Duŝan Makavejev
1973 Sutjeska serbe Сутјеска, kroate Sutjeska Stipe Delić
1973 ? Представа «Хамлета» у Мрдуши Доњој ?
1977 Grupa portreto kun damo Gruppenbild mit Dame Aleksandar Petrović (serbe: Александар Петровић (редитељ))
1980 Speciala kuracado Посебан третман Goran Paskaljević (serbe: Горан Паскаљевић) Premio de la Festivalo de Cannes pro la plej bona duagrada virina rolo
1985 Kun viroj ne estas facile Није лако са мушкарцима ?
1988 La malluma flanko de la Suno serbe Тамна страна Сунца, angle The Dark Side of the Sun Božidar Nikolić (serbe Божидар Николић)
1992 Policano de-sur la Koka holmo Полицајац са Петловог брда ?
1997 Tri someraj tagoj Три летња дана ?
1998 Pulva barelo Goran Paskaljević
2001 Normalaj homoj Нормални људи Oleg Novković (serbe Олег Новковић
2002 ? Зона Замфирова
2008 Amo kaj aliaj malbonoj Љубав и други злочини ?
2009 Sankta Georgo mortigas la drakon Свети Георгије убива аждаху Srđan Dragojević (serbe: Срђан Драгојевић)

Agnosko redakti

Eksteraj ligiloj redakti