Mileto (Malgrandazio)

Mileto (greke en la ionia dialekto Μίλητος Miletos, en la doria dialekto Μίλατος Milatos, en la eolia dialekto Μίλλατος Millatos, latine Miletus, hitite Millawanda), ankaŭ nomata Palatia (dum la mezepoko) kaj Balat (dum la moderna epoko), estis antikva urbo ĉe la okcidenta marbordo de Malgrandazio, en la hodiaŭa Turkio.

Mileto
Μῑ́λητος
Milet

Antikva Greka Teatro de Mileto

Antikva Greka Teatro de Mileto
polisoarkeologia loko
Uzado Setlejo
Pozicio
Lando Turkio
Situo Balat, Didim, Provinco Aydın
Koordinatoj 37° 31′ 49″ N, 27° 16′ 42″ O (mapo)37.53027777777827.278333333333Koordinatoj: 37° 31′ 49″ N, 27° 16′ 42″ O (mapo)
Dimensioj
Areo 90 ha
Administrado
Vizitebla jes
Mileto (Turkio)
Mileto (Turkio)
DEC
Mileto
Mileto
Map
Mileto
Miletus Archaeological Site
vdr
la promenejo kun ioniaj kolonoj ĉe la "sankta vojo" de Mileto

Geografia lokigo redakti

Mileto situas proksimume 80 kilometrojn sude de la hodiaŭa urbo Izmiro en la provinco Aydın.

La antikva urbo Mileto situis sur duoninsulo, kiu konsistigis iom pli malvastan enveturejon en la Golfon de Mileto. La rivero Meandro (turke Büyük Menderes), kiu enfluas en tiun golfon kaj dum la jarmiloj portis tien pli kaj pli da sedimento, iom post iom sekvigis sekiĝon de la golfo, ĉe kies bordo krom Mileto ankoraŭ troviĝis pliaj antikvaj grekaj urboj, kiel Magnesia, Herakleia kaj Priene. Apartan ekonomian signifon Mileto havis pro kvar golfetoj ĉe tiu duoninsulo, kiuj ĉiuj perfekte utiligeblis kiel havenoj.

En distanco de malmultaj kilometroj de Mileto troviĝis la de la urbo administrata kaj en la tuta antikva mondo konata sanktejo de la dio Apolono en Didyma.

Helenisma kaj romia epokoj redakti

La arkeologo Theodor Wiegand per ampleksaj fosaĵoj ricevis gravajn inforomojn pri la helenisma kaj romia epokoj de la urbo:

Mileto laŭ tiuj ekkonoj havis ortangulan strataron, kies arkitekto supozeble estis Hipodamo de Mileto. Eblis retrovi la lokigon de la helenismaj kaj pli postaj ĉirkaŭurbaj muraj remparoj.

Gravaj konstruaĵoj el tiuj epokoj:

 
torso de antikva statuo el Mileto en la pariza muzeo Luvro
  • la antikva teatro
  • Buleuterion - la kunvenejo de la urba konsilantaro
  • norda kaj suda merkataj placoj - la reprezentan enirejan pordegon de la suda merkata placo Theodor Wiegand transportigis al Berlino, kie ĝi de tiam ekspoziciiĝas en la "Pergamona Muzeo"
  • Nymphaeum - pluretaĝa fontanaro kun dekoraj skulptaĵoj
  • Faustina-termoj, romia banejo
  • okcidenta merkata placo kun templo de la diino Atena
  • stadiono
  • Delphinion, sankejo de la dio Apolono Delphinios, la ĉefa dio de la miletanoj
  • orakoleja sanktejo de la dio Apolono de Didyma. La sanktejo per 15 kilometrojn longa tiel nomata "sankta strato" ligitas al la "sankta pordego" de la urbo Mileto. Tiu apolona sanktejo kun alteco de 118 metroj estis la tria plej granda grekia konstruaĵo dum la arkaika epoko kaj la plej granda dum la helenisma epoko.
  • La "sankta strato" por pilgrimaj procesioj mem, kun sep templaj stacioj. Ekde la 7-a jarcento a.K. ĝis la "fino de la nekristana antikvo" ĉirkaŭ la jaro 400 post Kristo tiu procesejo dum pli ol 1000 jaroj estis la akso de la urba teritorio de Mileto kaj ligis la du plej gravajn sanktejon, la urban Delphinion kaj la eksterurban sanktejon en Didyma, kvazaŭ kontraŭaj 'polusoj'.[1]

Famuloj redakti

El Mileto venis interalie la sekvaj elstaraj personoj:

  • la filozofoj Taleso, Anaksimander kaj Anaksimenes
  • la verkisto kaj filozofo Hekateo
  • la arkitektoj Hipodamo kaj Isodoro
  • la verkisto Aristeido de Mileto (* ĉirkaŭ 150; † ĉirkaŭ 100 a.K.) skribis al "Miletajn Rakontojn" (milesiaka, fabulae milesiae). Temis pri aparte konataj erotikaj rakontoj, kiuj interalie influis la postajn verkistojn Apuleius kaj Petronius.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Alexander Herda: Der Apollon-Delphinios-Kult in Milet kaj die Neujahrsprozession nach Didyma [La kulto pri Apolono Delphinios en Mileto kaj la Novjaraj Procesioj al Didyma]. Milesische Forschungen. Bd 4 [Esploroj pri Mileto, volumo 4]. Eldonejo Zabern, Majenco 2006.

37° 31' 52" norde, 27° 16' 32" oriente Mapo