Milflorismo (laŭ la franca mille fleurs = mil floroj) estas la nomo por karakteriza ornamaĵo ornama dekoracio, kiu estis konceptata por bildotapiŝo de malfrugotiko, do ĉe la turniĝo de la 15-a al la 16-a jarcento. La ĉefa manufakturo por milflorismaj tapiŝoj estis supozeble Tournai, kiu apartenis al la tiam kulture pinta duklando Burgonjo kaj estis grava centro de drapokomerco same kiel la produktado de altvaloraj teksaĵoj. Ankaŭ oni atribuas al la luara regiono gravan milflorisman produktadon.

Unukorno en ĉirkaŭbarejo – gobelino, inter 1495 kaj 1505
Profetaĵo al Maria – horlibro, proks. 1500

En milflorismaj dekoracioj profana aŭ alegorie religia scenaro estas plenita per multeco da plantoj, plejparte floroj. Elstara ekzemplo por tio estas la sesparta murtapiŝaro La sinjorino kun la unukorno en la Nacia Muzeo pri la Mezepoko je Parizo. Ankaŭ je aliaj bildigaĵoj kiel en la tabulpentrado aŭ ilustrado de manskribaĵoj (libropentraĵoj) dum la gotiko ornamaĵoj por la strukturado de la ne jam perspektive evoluinta fono estis kutimaj. Oni surmetis krom stiligitaj plantoj kaj ĉiro ankaŭ rozetojn aŭ stelojn, orkolorajn sur ruĝa aŭ blua faco kaj inverse (komparu ekzemple la francan iridostandardon). Ofte la scenaro prezentas Marian motivon kaj ĝardenon (ekzemple Maria en la rozĝardeno). La surpentrado per floroj do simbolas Marian lige kun motivo de la ĉirkaŭbarita ĝardeno, deduktita el la interpretaĵo el la Alta Kanto de Salomono, 4.12 („Vi estas ĝardeno ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino; Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita.“).[1]

La milflorismo kiel skema surpentrado per multaj malgrandaj, egale aŭ malegale disdonitaj floroj ankaŭ estis aplikata ankaŭ por aliaj ŝtofoj kaj objektoj. Aparte en la dua duono de la 18-a jarcento la dekoracio denove estis vaste disvastiĝinta. Ankoraŭ nuntempe la komerco ofertas reproduktaĵojn de historiaj milflorismaj murtapiŝoj.

Literaturo redakti

  • Florens Deuchler: Der Tausenblumenteppich in Bern (Werkmonographien zur bildenden Kunst; vol. 117). Reclam, Stutgarto 1966.

Referenco redakti

  1. https://www.steloj.de/esperanto/biblio/ La Sankta Biblio - Malnova kaj Nova Testamentoj Tradukitaj el la Originalaj Lingvoj, Alta kanto 4.12

Eksteraj ligiloj redakti