Milfolia akileo

specio

Milifolia akileo (science, Achillea millefolium) estas plurjara planto kun rampaj radikoj el la genro Akileo. Ĝi grupiĝas en herbejoj, razenoj kaj apud heĝoj. Ĝi estas tre vaste disvastiĝinta tra Eŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Milifolia akileo
Milfolia akileo (Achillea millefolium)
Milfolia akileo (Achillea millefolium)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonoj Eudicots
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Akileo Achillea
L.
Specio

Achillea millefolium L.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La tigo lanuga, kelkfoje laneca, estas rekta, de 15 ĝis 80 cm alta. La folioj kreskas je la bazo de la pedunklo de la floroj. Ili estas duoble plume dividitaj en multnombraj, molaj folieroj. Tiu aspekto donis la nomon al la planto. La floroj, blankaj, foje rozkoloraj aŭ purpuraj, grupiĝas en blankaj kapituloj, 4-7mm larĝaj, kiuj formas korimbojn.

Uzado redakti

 
milfolia akilego sekigita kiel drogo (Millefolii herba)
 
milfolia akilego (Achillea millefolium)

La milfolia akilego estas uzata kiel spicaĵ- kaj oficina planto.

La supreteraj plantparto taŭgas kiel medicina drogo: "herbo de la milfolia akilego" (latine, Millefolii herba); "floroj de la akilego" (latine, millefolii flos). Ili povas esti uzata kiel tizano aǔ kiel freŝa plantsuko. La milfolia akilego havas koleagogan kontraǔbakterian adstringantan kaj spasmolitan efikon..[1]

De interne la planto efikas kontraǔ senapetiteco kaj dispeptaj perturboj (sento de tropleniĝo, kramfoj en la stomako-kaj intesto, furzado). Plie ĝi helpas ĉe kelkaj virinaj perturboj.

Ĝi helpas ĉe vundoj, hemoroidoj kaj reduktas la produktadon de ŝvito. La hepatoprotekta propreco de Achillea millefolium kaj ĝiaj ekstraktoj estas fakto.[2]

La milfolia akilego enhavas jenajn enhavosubstancojn: eteraj oleoj (enhavas iom da kamforo, α- kaj β-Pinenoj, 1,8-Cineolo, α-kariofilo kaj sabino), azulenogenaj seskviterpenlaktonoj (proazulenoj) de la guajanolidoj kaj neazulenogenaj seskviterpenlaktonoj de la germakranolidooj .
Kiel akompanaj substancoj ekzistas flavonoidoj, kumarinoj, poliinoj, kafoacidaĵoj kaj aĥileino.[3]

En la pasinteco la homoj kolorigis per akileo lanon flave[4]

Literaturo redakti

  • Jaakko Jalas, Juha Suominen: Atlas florae europaeae. Band 8 (Nymphaeaceae to Ranunculaceae). S. 51-55, Helsinki 1989. ISBN 951-9108-07-6

Referencoj redakti

  1. Monographie der Kommission E; Bundesanzeiger Nr. 22a vom 1. Februar 1990. Text hier einsehbar.
  2. M. Akram: Minireview on Achillea millefolium Linn. In: The Journal of membrane biology. Band 246, Nummer 9, September 2013, ISSN 1432-1424, paĝoj 661–663, COI:10.1007/s00232-013-9588-x, PMID 23959026 (Review).
  3. Y. Li, M. L. Zhang, B. Cong, S. M. Wang, M. Dong, F. Sauriol, C. H. Huo, Q. W. Shi, Y. C. Gu, H. Kiyota: Achillinin A, a cytotoxic guaianolide from the flower of Yarrow, Achillea millefolium. In: Bioscience, Biotechnology, and Biochemistry. Band 75, Nummer 8, 2011, ISSN 1347-6947, S. 1554–1556, COI:10.1271/bbb.110234, PMID 21821943.
  4. E. Prinz: "Färberpflanzen - Anleitung zum Färben, Verwendung in Kultur und Medizin" Verlag Schweizerbart, Stuttgart 2009, ISBN 978-3-510-65258-7, S.53.