Milij Aleksejeviĉ Balakirev

Milij Aleksejeviĉ Balakirev (ruse Милий Алексеевич Балакирев; transliterume Milij Alekseevič Balakirev; * (jul.) 21-a de decembro 1836 / (greg.) 2-a de januaro 1837 en Niĵnij Novgorod; † (jul.) 16-a de majo 1910 / (greg.) 29-a de majo 1910 en Sankt-Peterburgo) estis rusa komponisto, pianisto kaj dirigento.

Milij Aleksejeviĉ Balakirev
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1836 (1836-12-21)
en Niĵnij Novgorod,  Rusia Imperio
Morto 16-an de majo 1910 (1910-05-16) (73-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo,  Rusia Imperio
Tombo Tiĥvina Tombejo
Lingvoj rusa
Loĝloko Sankt-PeterburgoNiĵnij NovgorodVarsovioSankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperia Kazana Universitato • Nizhny Novgorod Institute of nobility
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo komponistodirigentopedagogo • muzikologo • pianisto • muzikinstruisto
Verkoj Tamara
vdr

Vivo redakti

Balakirev, filo de oficisto kaj pianistino, ricevis unuan pianoinstruon de sia patrino. Lia instruisto Karl Eisrich konatigis lin en 1850 kun la muzikema bienulo Aleksandr Ulibiŝev, kiu dungis lin kiel pianisto kaj dirigento. En 1853 li ekstudis matematikon kune kun sia amiko, la posta verkisto Pjotr Boborikin, la universitaton je Kasan kiel ne enmatrikuliĝinto, renomiĝis en Kazan kiel pianisto kaj donis kelkajn pianoleciojn. En 1855 Ulibiŝev kunirigis lin al Sankta-Peterburgo, kie Balakirev kontaktis kun Miĥail Glinka kaj entuziasmiĝis por ties vizio de nacia rusa muziko. La pledado de Glinka malfermis al Balakirev pli vastajn cirklojn de la Peterburga muzika vivo, tiel ke dum la sekvaj jaroj li povis konatiĝi kun la iamaj membroj de la t.n. potenca grupeto. Post kiam fine de la jaro 1862 Aleksandr Borodin aliĝintis, la formado de la "kvinopo" festis finita. Balakirev transprenis je tio la funkcion de instruisto kaj mentoro kaj zorgis pri siaj kompozicie malspertajn amikojn, donante al ili instrukciojn por la verkado de simfonioj. Samjare li fondis la Liberan Muziklernejon kiel konkurenca institucio al la Peterburga Konservatorio. Ĉe la libera muziklernejo li fariĝis asistanto de la direktoro Gavriil Lomakin. Krome li entreprenis en la 1860-aj jaroj kelkajn vojaĝojn tra la Kaŭkazo kaj la Volgo-regiono, por kolekti popolkantojn. Ekde 1867 ĝis 1869 li estris la koncertojn de la Rusa Muzik-Asocio sukcede al Anton Rubinstein.

Pro manka publika rekono kaj la pliiĝa emancipiĝo de siaj lernantoj Balakirev eniris ĉ. 1870 en profundan sencokrizon, kiu esprimiĝis per religia fanatismo. Krome li ĉesis koncerti kaj komponi, transdonis en 1873 la estradon de la Libera Muzik-Lernejo al Rimskij-Korsakov kaj transprenis postenon kiel fervojoficisto. Nur en 1876 li denove sin turnis al la muziko. En 1881 li ricevis komision pri eldonado de novharmoniigita rusortodoksa liturgio kaj samjare li denove transprenis la estradon de la Libera Muzik-Lernejo, kiu li tenis ĝis 1908. Du jarojn poste li krome fariĝis ĝis 1894 dirigento de la kortega ĥoro. Tiujare li lastan fojon publike koncertis kiel pianisto en Żelazowa Wola, naskiĝloko de Chopin, okaze de la inaŭgurado de monumento por la pola komponisto. Pensio de 3000 rubloj ĉiujare flanke de la kortega ĥoro garantiis al Balakirev plejparte senzorgan vivon. Dum siaj lasta vivojaroj li estis komponiste ege produktiva kaj finfaris kelkajn verkojn, kiujn li parte jam komencintis antaŭ pluraj jardekoj.

Tonlingvaĵo redakti

Kiel studinta pianisto Balakirev unue sekvis la modelon de Frédéric Chopin kaj komponis brilajn salonpecojn. La renkontiĝo kun Miĥail Glinka tamen efikis sencoŝanĝon. Ekde nun li turniĝis al kreado de origine rusa nacia stilo, kiun karakterizas la uzado de rusaj popolkantoj kaj -dancoj. Tio sekvigis uzadon de modaloj, ĝis tiam nekonata, kaj eksterkutimaj harmonioj. Krom tio oreltiklas lia prefero de orientumismoj, precipe por melodioj el la Kaŭkazo. Krome li orientiĝis je Franz Liszt, kies influo ekkoneblas malpli stile, sed plie je la formelekto, t.e. la elekto de ĝenroj, la prilaborado de temoj kaj en la pianisma aranĝado. Tiel Balakirev evoluis, elire de Miĥail Glinka, profundege rusan muzikon, kiu sin rigardis la malon de okcidentuma (kaj precipe itala) muziko. Pro lia estreco en la „potenca grupeto“ Balakirev povis pludoni al aliaj komponistoj siajn idealojn, per kiuj li decide stampis la rusan muzikon. Probleme je lia instruado estis precipe la rezigno pri teknikaj ekzercoj kaj muzikteorio. Balakirev mem neniam ricevintis kompozicio-instruon, sed akiris siajn konojn per la legado de partituroj ktp. Cetere li opiniis, ke teknikaj ekzercoj malhelpus la inspiron kaj "okcidentumus" la muzikon. La manko de teknikaj lertecoj tamen kreis je liaj lernantoj parte ne malgravajn problemojn.

Graveco redakti

Balakirev ege gravas kiel fondinto de tuta epoko. La komponaĵojn de Balakirev nuntempe preskaŭ neniam prezentas en koncertejoj, kvankam liaj verkoj surmontras grandan originalecon kaj interesige bonan teknikon. La kaŭzo por ci tiu neglekto estas historia: Balakirev plejparte sin dediĉis en la 1860-aj jaroj al la prosperigo de siaj kunbatalantoj, tamen mem komponis nur malmultan kaj plejparte lasis siajn komponaĵojn nekompletigitaj. Dum la sekvaj jaroj li eniris la supre menciitan krizon, kaj nur ekde la 1880-aj jaroj li denove komponis. Tiam li okupiĝis pri siaj nekompletaj komponaĵoj, tamen lia stilo ne ŝanĝiĝis. Pro tio liaj verkoj, kiujn li nur nun finfaris kaj prezentis, ne plu estis enmodaj. Se Balakirev prezentus ilin jam en la 1860-aj jaroj, ili enirintus la historion kiel revoluciaj pioniraĵoj. Sed tiel lia sorto estis tiu de malfruiĝinto. Bedaŭrinde la plimulto el siaj komponaĵoj, kiuj fakte estas rimarkindaj, ĝis nun restis preskaŭ sen atento.

Verkoj redakti

  • Orkestrokomponaĵoj
    • Simfonio no 1 C-maĵora (1864-66, 1893-97)
    • Simfonio no Nr.2 d-minora (1900-08)
    • Suito b-minora (1902-08, finfarita de Sergej Ljapunov)
    • Tamara, simfonia poemo (1867-82)
    • Uverturoj
    • Pianokonĉerto no 1 f#-minora op.1 (1855/56)
    • Pianokonĉerto no 2 Eb-maĵora (1861/62, 1909/10, finfarita de Sergej Ljapunov)
    • Grande fantaisie pri rusaj popolkantaj temoj Db-maĵora op.4 por piano kaj orkestro (1852)
    • Russia, simfonia poemo
  • Voĉkanta muziko
    • Kantato por la mavualigo de la Glinka-monumento en Peterburgo por soprano, ĥoro kaj orkestro (1902-04)
    • Ĥoraĵoj
    • Lidoj
    • Aranĝaĵoj de popolkantoj
  • Piano- kaj ĉambromuziko
    • Sonato bb-minora op.5 (1855/56)
    • Sonato bb-minora (1900-05)
    • Islamej, orientuma fantazio (1869, rev. 1902)
    • 7 Mazurkoj
    • 7 Valsoj
    • Nokturnoj, skercoj kaj aliaj pecoj
    • Okteto por fluto, hobojo, korno, arĉkvarteto kaj piano c-minora op.3 (1850-56)
    • Romanco E-maĵora por violonĉelo kaj piano (1856)

Eksteraj ligiloj redakti