Miliondolara Paranormala Defio

La Miliondolara Paranormala Defio (angle: One Million Dollar Paranormal Challenge) estis oferto de la James Randi Edukada Fonduso (JREF) pagi milionon da usonaj dolaroj al iu, kiu povas montri supernaturanparanormalan kapablon sub interkonsentitaj sciencaj kriterioj. Ian version de la defio oni unuafoje disigis en 1964, kaj pli ol mil da homoj akceptis ĝin, sed neniu sukcesis. La defion oni ĉesis en 2015.

Historio redakti

 
James Randi, fondinto de la James Randi Edukada Fonduso

James Randi disvolvis la ideon de la defio dum radia intervjuo kiam parapsikologo defiis lin subteni siajn ideojn per mono. En 1964, Randi ekofertis milon da usonaj dolaroj, kaj poste premiojn de dekmilo. Poste, Lexington Broadcasting volis ke Randi faru programon "La $100,000 Psika Premio", do ili aldonis $90,000 al la originala sumo de Randi. Finfine, en 1996, unu el liaj amikoj donacis $1,000,000 por la premio.

Ekde 1a de Aprilo 2007, nur tiuj kun ĉeesto en la medioj kaj la subteno de respektata akademiano rajtis akcepti la defion. Oni esperis ke tial oni havus pli da tempo kaj rimedoj por defii pli konatajn supozatajn parapsikologiistojn.

Je 4a de Januaro 2008, oni anoncis ke la premio finiĝos je 6a de Marto 2010 por liberigi la monon por aliaj uzoj. Unu el la kialoj estis ke pli konataj asertantoj ne volis aliĝi. Tamen ĉe The Amaz!ng Meeting 7, oni anoncis ke la defio ne finiĝos en 2010. La Fonduso formale ĝisdatigis sian retejon je 30a de Julio 2009 kaj anoncis la daŭrigon de la defio.

Ekde la kreo de la defio de Randi en 1964, ĉirkaŭ mil da homoj aliĝis, sed neniu sukcesis. Randi diris ke malmulte da malsukcesaj aliĝintoj serioze konsideris ke ties fiaskon kaŭzis la neekzisto de la potencoj, je kiuj ili kredis.

En Januaro 2015, James Randi anoncis ke li pensiiĝas kaj forlasas sian postenon en JREF. Poste en 2015, oni oficiale ĉesis la defion.

Reguloj kaj Juĝado redakti

 
Aliĝinto ĉe TAM 2012 asertis ke ia ĉirkaŭmano povus plibonigi la ekvilibron. Jen oni ekzameniĝas je ekvilibro dum la komenco de la defio.

La oficialaj reguloj de la Defio postulis ke partoprenantoj devas skribe konsenti la kondiĉojn de la ekzameno. Asertoj, kiujn oni ne povas eksperimente ekzameni, ne rajtas aliĝi. Asertantoj povis influi la ekzamenan proceduron dum la enkonduka fazo.

Por certigi ke la eksperimentaj kondiĉoj mem ne influus la kapablon agi de la asertanto, oni ofte faris neblindajn kontrolajn ekzamenojn. En tiaj ekzamenoj, la asertanto jam scias kiel sukcesi, do malsukceso tuj pruvus la malkapablon de la asertanto.

Kritiko redakti

Astronomo Dennis Rawlins priskribis la defion kiel nesinceran, dirante ke Randi certigus ke li neniam devus pagi. Randi respondis ke li intencis ke li neniam devos pagi ĉar li ĉiam pravas.

Rosemary Altea sugestis ke la miliono da dolaroj ne ekzistas, aŭ ke ĝi estas nur promesaj notoj. La JREF diris ke oni povus certigi la monsumon laŭvole.