Militekonomio signifas organizon de ekonomio de lando por ke ĝi povu plenumi la militajn ekonomiajn postulojn. Ĝin karakterizas centrita direktado de la ekonomiaj branĉoj, prefero de militgravaj industrioj, biletsistemo je nutraĵoj, reguligaj intervenoj, ofte trudlaboro, provizora aŭ senkompensa konfiskado.

La militekonomio intencas minimumigi la ĝeneralajn nemilitajn bezonojn, dum plej efike labori por produkto de proviantoj. Pro ĝi ofte suferas eĉ tria – nemilitanta – lando kiel ekz. Svislando dum la dua mondmilito.

Militekonomio ofte signifas prirabon de la naturaj riĉfontoj (resursoj) pro hasta postulo de la armeo.

Vidu ankaŭ redakti