Militkasko estas kasko uzata por milito, normale fare de armitaj fortoj, soldatoj ktp, sed ne nur; ankaŭ ĵurnalistoj, perantoj, kuracistoj ktp., povas uzi ilin por eviti gravajn vundojn. Tre ofte ili estas fabrikitaj el ŝtalo, pro kio oni uzas ankaŭ la nomo ŝtalkasko.

Ekzemplo de moderna militkasko (Brita Mk 6 kun vesta kovro).

La Adriana kasko estis kasko de la franca armeo pionira kiel ŝtalkasko dum la Unua Mondmilito.

Helmo redakti

 
Helmo de la fino de la Mezepoko kun okulprotektilo.

Helmo, vorto de ĝermana deveno helm,[1] esta la elemento de la armaĵo kiu protektas la kapon kaj la vizaĝon de la militisto. Ĝi havis pintan momenton en la fino de la Mezepoko kiam ĝi iĝis grava peco de la mezepoka armaĵo; poste ĝi plu estis uzata en padaroj, kaj sportaj konkurencoj por sekureco.

Aktuale ili estas fabrikata por armaĵoj kun ornamaj kaj dekoraj celoj; krome por ties origina celo ĝi plu estas uzataj kiel sportaj kaskoj kaj por policaj unuoj kontraŭ tumultoj.

Kulture redakti

Famas la helmo de Mambrino, reale bovlo de barbiro kiun Don Quijote de la Mancha uzas kiel helmo. Don Quijote kutime estas reprezentata en multaj bildoj aŭ filmoj portante tiun "helmon" surkape (ĉapitro 21; tamen tio iom malĝustas ĉar tiu bacía (bovlo) aperas nur en malgranda parto de la verko kaj don Quijote fakte neniam uzas ĝin kiel helmo). Cervantes elprenis tiun elementon el antaŭaj verkoj, como Orlando Furioso de Ludovico Ariosto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 218. ISBN 978-84-460-0924-5.