Militleĝo

la sistemo de reguloj kiuj efektiviĝas kiam la militistaro ekregas la normalan administron de justico

Militleĝo (aŭ milita stato) estas la sistemo de reguloj kiuj efektiviĝas kiam la militistaro ekregas la normalan administron de justico. Militleĝo estas foje trudita dum militoj aŭ okupoj pro tio, ke mankas iu ajn alia civila registaro. Ekzemploj de ĉi tiu formo de militista regulo inkluzivas Germanion kaj Japanion post la Dua Mondmilito. Elstara ekzemplo estas la Israel-okupaciataj teritorioj ekde 1967.

Aldone la militleĝo estas uzata de registaroj por observigi sian regadon, ekzemple post puĉo (Tajlando 2006), kiam ili estas minacataj de popolaj protestoj (protestoj de Tiananmen en 1989), aŭ por subpremi la kontraŭstaron (Pollando en 1981, la t.n. Milita stato en Pollando).

Militleĝo ankaŭ povas esti deklarita en kazo de gravaj kataklismoj, tamen plejparto de la landoj uzas malsaman laŭleĝan sistemon, kiel la krizostaton . En multaj landoj militleĝo entrudas apartajn regulojn, unu el kiuj estas elirmalpermeso. Ofte, sub ĉi tiu sistemo, la administro de justico estas lasita al militista tribunalo, nomita milittribunalo aŭ militkortumo.

Vidu ankaŭ redakti