La Milito de Kalmar (svede Kalmarkriget) de 1611 ĝis 1613 estas la nomo de armea konflikto inter la reĝlandoj Danio-Norvegio kaj Svedio. Formale temis pri la titolo "Reĝo de la Sameoj", kiun kaj postulis la reĝo Kristiano la 4-a de Danio-Norvegio kaj la reĝo Karolo la 9-a. Jam ekde la jaro 1607 pro tiu postulo la reĝo Karolo la 9-a en la norda provinco Finnmark enkasigis impostojn. Do fakte la kerno de la konflikto estis ekonomiaj interesoj, ĉar la komerco kun fiŝoj kaj feloj el la provinco Finnmark, pri kiu ambaŭ ŝtatoj postulis posedorajton, estis tre profitiga. La milito rigardeblas en la serio de Nordiaj Militoj, kies esenco estis la hegemonio en la teritorio de la Balta Maro – celo grava kaj por Kristiano la 4-a kaj por Karolo la 9-a.

Post Karolo la 9-a de Svedio malakceptis kunveni por ebla interkonsentiĝo, ambaŭ ŝtatoj deklaris militon unu al la alia. Post la morto de Karolo la 9-a dum oktobro 1611 la milito estis daŭrigita per la nur 17-jara nova reĝo Gustavo la 2-a Adolfo, kiu dum la postaj jardekoj dum la Tridekjara Milito en Mezeŭropo ankoraŭ ludis gravan rolon.

Dum majo 1612 la dania armeo konsistanta precipe el dungitaj germanaj soldatoj sukcesis konkeri la svedan fortikaĵon Älvsborg (dane Elfsborg) kaj per tio la solan aliron de Svedio al la mareto Kategato. Dum aŭgusto de la sama jaro konkeriĝis la sveda urbo Kalmar. Samjare la sveda armeo bruldetruis la tiutempe danian urbon (svede ) en Skanio.

Pro la perado de Anglio kaj Nederlando dum januaro 1613 interkonsentiĝis la pripaca Traktato de Knäred. Svedio devis cedi la provincon Finnmark al Danio. Ĝi rericevis la urbon Kalmar, sed ĝis la jaro 1618 devis pagi grandan monsumon al la dana reĝo. Ĝis la finpago dum la jaro 1619 la fortikaĵo Älvsborg restis dana posedaĵo.