La Milito de Pirho estis konflikto inter Pirho la 1-a de Epiro kaj la Roma Respubliko, kio okazis inter 280 a.K. ĝis 275 a.K. Ĝi estis grava antaŭevento al la Punikaj Militoj, ĉar Romio establis sin per tiu venko kiel grava milita potenco, neeviteble kondukante al konflikto kun la alia granda potenco en la Mediteraneo, nome Kartago.

Fono redakti

Suda Italio estis ĉirkaŭ 280 a.K. koloniigita per multaj grekaj vilaĝoj kaj urboj (tiel kiel la sfero de intereso de la grekoj, legu ĉe Granda Grekio). Post kiam Romo plifortigis sian regadon en centra Italio, ĝi provis etendi sian influon en suda Italio. Kiam Romo venis al la helpo de la kolonioj Thurii, Locri kaj Rhegium, ĝi malatentis interesan sferon de Taranto. En la jaro 282 a.K. ekis atako je la roma floto en la haveno de Taranto (kiun ili ne permesis alŝipi laŭ traktato de 303 a.K.), kio ekis la militon.

Poste Taranto petis helpon de reĝo Pirho de Epiro, kiu ekvidis ŝancon ekspansii sian reĝlandon. Pirho surteriĝis kun 20.000 soldatoj, 3000 tesalaj rajdantoj kaj 26 militaj elefantoj en suda Italio kaj transprenis la komandadon.

La milito redakti

Heraklea redakti

En la jaro 280 a.K. la romianoj sendis armeon de ĉirkaŭ 50.000 viroj sub la gvidantaro de Publius Valerius Laevinus en la regionon Laciana (hodiaŭ Bazilikata), kie okazis la unua batalo proksime de la urbo Heraklea. Unu vundita elefanto panikigis siajn homojn, ruinigante alie kompletan venkon por la grekoj. La perdo-ciferoj varias inter 7.000 kaj 15.000 sur la romia kaj 4.000 kaj 13.000 sur Iliria flanko.

Ausculum redakti

En 279 a.K. en Asculum denove okazis batalo inter Publius Dentius kun 40.000 viroj kaj Pirho de Epiro kun 25.000 viroj kaj iuj militaj elefantoj. La romianoj perdis en ĉi tiu, denove por Pirho venka batalo, ĉirkaŭ 6.000 virojn, la Iliroj ĉirkaŭ 3.500.

Post ĉi tiuj luktoj, montriĝis la stabileco de la romia potenco, ĉar la larĝa subteno de la italaj popoloj kontraŭ la romanoj, kion Pirho atendis, forestis post ĉi tiu venko.

La paco-propono de Pirho estis malakceptita de la Roma Senato, ĉar Romo aliancis sin kun Kartago kaj helpa floto de Kartago alvenis en Ostia ĉe Romo.

Sicilio redakti

De 278 a.K. ĝis 275 a.K. Pirho konkeris preskaŭ tutan Sicilion (krom la nevenkebla Lilybaeum de la kartaganoj, sed li ne povis atingii sian celon, establi reĝlandon en Sicilio kaj suda Italio, ĉar la grekaj urboj interkonsentis malantaŭ li kun Kartago. Poste li revenis 275 a.K. al la itala kontinento.

Beneventum redakti

En 275 aK. okazis la lasta batalo inter Pirho de Epiro kaj Romio sub Manius Curius Dentatus. Malfortigita de sia kampanjo en Sicilio, Pirho ne sukcesis venki la romianojn. La lukto finiĝis nedecide. Pro liaj grandaj perdoj dum la milito, Pirho estis devigita reveni al Epiro, post kio la romanoj venkis la aliancajn samnitojn. En la sekvaj tri jaroj, la romiaj trupoj ankaŭ konkeris Taranton kaj la ceteron de Magna Graecia.

Eldiro redakti

Krom la fakto, ke la Pirha milito estis grava evento simbolanta la vekiĝon de Romio al granda potenco, ĝi ankaŭ stampis proverbon. Venko de Pirho estas venko akirita per tro grandaj perdoj kaj malavantaĝoj, kio faras pli da damaĝo ol bono al la venkinto.

Pirho, kiu perdis tiom da multaj viroj en siaj venkitaj bataloj kontraŭ la romianoj, onidire ekkriis: "Alia venko kaj mi perdos!".