Milito de la Kvina Koalicio

La Milito de la Kvina Koalicio estis luktita en 1809 fare de koalicio de la Aŭstria Imperio kaj de Unuiĝinta Reĝlando kontraŭ la Franca Imperio de Napoleono kaj Bavario. Ĉefaj kunfrontoj inter Francio kaj Aŭstrio, nome ĉefaj partoprenantoj, okazis en multo de Centra Eŭropo el Aprilo al Julio, kaj ambaŭ flankoj suferis gravajn perdojn. Britio, jam metita en la Eŭropa kontinento en la pliiĝanta Duoninsula Milito, sendis alian ekspedicion, nome la Kampanjo Walcheren, al Nederlando por liberigi la Aŭstrianojn, kvankam tiu klopodo havis malmultan efikon rezulte de la konflikto. Post granda kampanjo en Bavario kaj tra la Danuba valo, la milito finis favore por la Francoj post la sangelverŝa lukto de Wagram komence de Julio.

Napoleono ĉe la Batalo de Wagram, pentrita de Horace Vernet.

La rezulta Traktato de Schönbrunn estis la plej akra kiun Francio estis metinta al Aŭstrio en ĵusa memoro. Metternich kaj la Arkiduko Karlo havis la konservon de la Habsburga Imperio kiel ties fundamenta celo, kaj por tio la unua sukcesis farante Napoleonon serĉi pli modestajn celojn reage al promesoj de Franc-Aŭstria paco kaj amikeco.[1]

Kvankam la Kvina Koalicio finis, Britio, Hispanio kaj Portugalio restis milite kontraŭ Francio en la Duoninsula Milito. Estis paco en centra kaj orienta Eŭropo ĝis la Napoleona invado de Rusio en 1812, kio kondukis al la formado de la Sesa Koalicio en 1813.

Disvolviĝo redakti

 
Franca Imperio je sia plej granda etendo en 1811; malhelblua, la Imperio mem; blua, la satelitaj ŝtatoj; helverda, la aliancanaj ŝtatoj.

Post kvar jaroj flanke, Aŭstrio serĉis alian militon kun Francio por venĝi siajn pasintajn malvenkojn. Aŭstrio ne povis enkalkuli subtenon el Rusio ĉar tiu lasta estis milite kontraŭ Britio, Svedio, kaj la Otomana Imperio en 1809. Frederiko Vilhelmo de Prusio dekomence promesis helpi la Aŭstrianojn, sed poste malakceptis antaŭ la komenco de la konflikto.[2] Informo de la Aŭstria financa ministro sugestis ke la trezoro elĉerpiĝos meze de 1809 se la granda armeo kiun Aŭstrio estis forminta ekde la Tria Koalicio restos mobilizita.[2] Kvankam la Arkiduko Karlo avertis ke Aŭstrio ne estis preta por alia kunfronto kontraŭ Napoleono, aserto kiu metis lin en la tiel nomita "pacpartio", ankaŭ li ne volis vidi la armeon malmobilizita.[2] La 8an de Februaro 1809, la defendantoj de la milito finfine sukcesis kiam la Imperia Registaro sekrete decidis alian kunfrontadon kontraŭ Francio.

Frumatene de la 10a de Aprilo, antaŭeniraj elementoj de la Aŭstria armeo trapasis la riveron Inn kaj invadis Bavarion. La tuja atako de Aŭstrio surprizis la Francojn; Napoleono mem estis ankoraŭ en Pariso kiam li aŭdis pri la invado. Li alvenis al Donauwörth la 17an por renkonti kun la Grande Armée kiu estis en danĝera pozicio, kun siaj du flankoj separataj per 121 km kaj kunigitaj nur per fajna fadeno de Bavariaj trupoj. Karlo premis la maldekstran alon de la Franca armeo kaj sturmis per siaj homoj la 3an Korpuson de la Marŝalo Davout. Responde, Napoleono ideis planon por tranĉi la Aŭstrianojn per la celebrita Manovro Landshut.[3] Li reliniigis la akson de sia armeo kaj marŝigis siajn soldatojn al la urbo Eckmühl. La Francoj atingis konvinkan venkon en la rezulta Batalo de Eckmühl, devigante Karlon retiri siajn fortojn al la Danubo kaj en Bohemion. La 13an de Majo, Vieno falis por la dua fojo en kvar jaroj, kvankam la milito pluis ĉar plej el la Aŭstria armeo estis survivinta la komencajn engaĝiĝojn en Suda Germanio.

Ĉirkaŭ la 17a de Majo, la ĉefa Aŭstria armeo estrita de Karlo estis alveninta en Marchfeld. Karlo tenis la kernon de siaj trupoj kelkajn mejlojn for el la riverbordo espere koncentradi ilin al la punkto kie Napoleono decidedos trapasi. La 21an de Majo, la Francoj faris sian unuan ĉefan klopodon por trapasi la Danubon, kio rezultis en la Batalo de Aspern-Essling. La Aŭstroj ĝuis la komfortan laŭnombran superecon super la Francoj laŭlonge de la batalo; la unuan tagon Karlo disponis el 110,000 soldatoj kontraŭ nur 31,000 komanditaj de Napoleono.[4] Ĉirkaŭ la duan tagon, plinfortigoj plialtigis la Francajn nombrojn ĝis 70,000.[5] La batalo estis karakterizita de forta tien kaj reen luktado por la du vilaĝoj Aspern kaj Essling, nome la kernaj punktoj de la Franca pontokapo. Ĉirkaŭ la fino de la luktado, la Francoj estis perdintaj Aspern sed ankoraŭ kontrolis Essling. Konstanta Aŭstria artileria bombardado finfine konvinkis Napoleonon retiri siajn fortojn reen al la insulo Lobau. Ambaŭ flankoj okazigis ĉirkaŭ 23,000 perdojn al la mala flanko.[6] Ĝi estis la unua malvenko kiun Napoleono suferis en grava batalo, kaj ĝi okazigis ekscitigon tra multaj partoj de Eŭropo ĉar ĝi montris, ke li povas estis venkita en la batalkampo.[7]

Post la malvenko de Aspern-Essling, Napoleono dediĉis pli ol ses semajnojn en la planado kaj preparado por la eblaj situacioj antaŭ li faris alian klopodon por trapasi la Danubon.[8] El la 30a de Junio al la komencaj tagoj de Julio, la Francoj retrapasis la Danubon kun fortoj, kun pli ol 180 000 trupoj marŝanta tra Marchfeld al la Aŭstroj.[8] Karlo ricevis la Francojn kun 150 000 el siaj propraj homoj.[9] En la posta Batalo de Wagram, kiu daŭris ankaŭ du tagojn, Napoleono komandis siajn fortojn en kio estis la plej granda batalo de lia kariero ĝis tiam. Napoleono finis la batalon per koncentrita centra kerno kiu faris truon en la Aŭstria armeo kaj devigis Karlon retiriĝi. Aŭstriaj perdoj estis tre fortaj, atingante ĉirkaŭ 40,000.[10] La Francoj estis tro lacegaj por persekuti la Aŭstrianojn tuje, sed Napoleono finfine renkontiĝis kun Karlo ĉe Znaim kaj tiu lasta subskribis batalpaŭzon en la 12a de Julio.

En la Reĝlando Holando, la Britoj lanĉis la Kampanjon Walcheren por malfermi duan fronton en la milito kaj por malpezigi la premon super la Aŭstrianoj. La Brita armeo alteriĝis nur ĉe Walcheren la 30an de Julio, je punkto kie la Aŭstrianoj jam estis venkitaj antaŭe. La Kampanjo Walcheren estis karakterizita de malgranda luktado sed ankaŭ de grandaj perdoj pro la populare kromnomita "Febro Walcheren". Ĉirkaŭ 4000 Britaj trupoj perdiĝis en fuŝa kampanjo, kaj la cetero retiriĝis en Decembro 1809.[11] La ĉefa strategia rezulto el la kampanjo iĝis la prokrastita politika setlado inter Francoj kaj Aŭstrianoj. Imperiestro Francisko volis atendi kaj vidi kiel la Britoj plenumis en tiu teatro antaŭ eniri en negocado kun Napoleono. Kiam evidentiĝis ke la Britoj estis irantaj nenien, la Aŭstrianoj konsentis pacnegocadon.

La rezulta Traktato de Schönbrunn en Oktobro 1809 estis la plej akra premo kiun Francio estis metinta super Aŭstrio en ĵusa memoro. Metternich kaj la Arkiduko Karlo havis la konservadon de la Habsburga Imperio kiel sia fundamenta celo, kaj por tio ili sukcedis unu la alian farante Napoleonon serĉi pli modestajn celojn revene al promesoj de amikeco inter la du povoj.[1] Tamen, dum plej el la heredaj landoj restis parto de la Habsburga regnaro, Francio ricevis Karintion, Kraniskon, kaj la havenurbojn de la Adriatika Maro, kvankam Galicio estis donita al la Poloj kaj la areo de Salcburgo de Tirolo iris al la Bavarianoj.[1] Aŭstrio perdis ĉirkaŭ tri milionoj da subuloj, ĉirkaŭ onu kvinonon de ties totala loĝantaro, kiel rezulto de tiuj teritoriaj ŝanĝoj.[12] Kvankam la lukto en Iberio pluis, la Milito de la Kvina Koalicio estis la lasta ĉefa konflikto en la Eŭropa kontinento por la venontaj tri jaroj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Todd Fisher & Gregory Fremont-Barnes, The Napoleonic Wars: The Rise and Fall of an Empire. p. 144.
  2. 2,0 2,1 2,2 Fisher & Fremont-Barnes, p. 106.
  3. Chandler 1966, p. 690
  4. Chandler 1966, p. 701
  5. Chandler 1966, p. 705
  6. Chandler 1966, p. 706
  7. Chandler 1966, p. 707
  8. 8,0 8,1 David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 708.
  9. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 720.
  10. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 729.
  11. The British Expeditionary Force to Walcheren: 1809. napoleon-series.org.
  12. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 732.