Milito kontraŭ la neleĝaj drogoj

La milito kontraŭ la neleĝaj drogoj estas la kutima nomo por la Usona klopodo elimini kontraŭleĝan drogkomercon kaj la kontraŭleĝan uzon de drogoj.

mapo de la CIA montrante la ĉefaj trafikvojoj de drogoj
Publikserva anonco de la usona registara administracio de la alkoholaĵo, droga mistrakto, kaj mensa sano kun fotbildo de du mariĥuanaj cigaredoj kaj slogano " Ĵus diru ne."

Etimologio

La malpermesigo de drogoj antaŭdatigas la unuan uzon de la termino "milito kontraŭ la neleĝaj drogoj." Usona prezidento Richard Nixon unue uzis la termon "War on Drugs" (t.e. Milito je drogoj) en 1971.

Malgraŭ tio, ke militoj plejfoje enhavas kontraŭajn armeojn, la vorto milito ankaŭ estas uzata por propagandi tutmondajn perfortajn klopodojn por elimini ion ajn (ekzemple, la milito kontraŭ la terorismo). La esprimoj kiel lukto, batalo kontraŭ la drogkomerco ŝajnas esti pli mildaj.

Metodoj

La "milito" celas elimini kaj la provizon kaj la peton por neleĝaj drogoj. Pro tiuj faktoroj, multaj metodoj uzatas:

  • Uzado de herbicidoj kontraŭ drogplantoj
  • Infiltrado de drogaj organizoj
  • Leĝoj (kiuj al multaj ofte ŝajnas drakonaj) kontraŭ la farado, vendado kaj posedado de drogoj
  • Edukado pri la negativaj efikoj de drogoj
  • Resanigo kaj reensociigo de droguzantoj, ofte deviga