Militza JOVOVICH (naskiĝis la 17-an de decembro 1975 en Kievo, Ukraina SSR, Sovetunio; ruse Милла Йовович, Milla Jovović[1]) estas usona fotomodelino, aktorino, muzikistino kaj dezajnistino.

Milla Jovovich
Jovovich en 2013
Jovovich en 2013
Persona informo
Мілла Йовович
Мила Јововић
Mila Jovović
Naskonomo Милиця Богданівна Йовович
Naskiĝo 17-an de decembro 1975 (1975-12-17) (48-jaraĝa)
en Sovetunio Kievo, Ukrainio, Sovetunio
Etno Montenegrins • Rusoj vd
Lingvoj anglarusaukraina vd
Ŝtataneco UsonoUkrainio vd
Familio
Patro Bogdan Jovovich vd
Patrino Galina Jovovich vd
Gefratoj Marco Jovovich vd
Edz(in)o Shawn Andrews (1992 - 1993)
Luc Besson (1997 - 1999)
Paul W.S. Anderson (gefianĉiĝo)
Amkunulo John Frusciante • Anno Birkin vd
Infanoj Ever Gabo Anderson • Dashiel Edan Anderson • Osian Lark Elliot Jovovich-Anderson vd
Profesio
Okupo filmaktoro • modelokantisto • televida aktoro • modmanekeno • voĉaktoro • plenuma produktorogitaristo • poeto • kantoverkistomodelo de la erotika fotografio vd
Aktiva dum 1985 - nuntempo
En TTT www.millaj.com
www.millanews.com
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Milla Jovovich en 2011
Milla Jovovich (Cannes 2000)

Ŝi estas unu el la internacie plej konataj fotomodeloj kaj ankaŭ sukcesa kiel aktorino. Ekde 1994 ŝi havas usonan ŝtatanecon. Ŝi parolas serbe, ruse, france, angle.

Vivo redakti

Ŝiaj gepatroj estas la serba kuracisto Bogić Jovović kaj la rusa aktorino Galina Loginova Jovović. Ŝia familio translokiĝis en ŝia 5-a aĝo al Sakramento, Kalifornio. Ŝia patrino kuraĝigas ŝin jam fruaĝe por iĝi aktorino. Kiam ŝi aĝas 9, ekvizitas instruon pri aktorludo. La fotomodelulan karieron ŝi komencas en aĝo 11. Unu jaron poste ŝi aperas sur kovrilpaĝo de usona gazeto Mademoiselle, kio ekas akran debaton pro temo junuloj kiel fotomodeluloj (legu: pedofilio). Samjare nomis ŝin Richard Avedon kiel unu el la „plej neforgeseblaj virinoj de Revlon” (Revlon's most unforgettable women).

Inter la modeladoj, ŝi laboras plej ofte pri sia aktorina kariero. En aĝo de 13 ŝi ricevas flankrolon en la filmo Two Moon Junction, tri jarojn poste ĉefrolon en La reveno al la blua laguno. En 1992 ŝi ludas kun Christian Slater en Kuffs kaj akiris roleton en la biografia filmo de Charlie Chaplin, Chaplin. Jovoviĉ geedziĝis en aĝo de 16 kun filma partnero Shawn Andrews, kun kiu ŝi konatiĝis dum surbendigo de sia sekva filmo Dazed and Confused (Reĝisoro: Richard Linklater). La geedziĝon nuligis post du monatoj ŝia patrino. (kasacio)

En 1994, ŝi ricevas kontrakton ĉe EMI Records kaj publikigas sub tiu etikedo sian unuan albumon The Divine Comedy, kiun ŝi skribis jam en aĝo de 15 kaj surbendigis en aĝo de 16. Ĝi ricevas kelkajn bonajn kritikojn, sed restas malantaŭ la atendoj. En 2002 aperas ŝia dua albumo The Peopletree Sessions.

En 1997 ŝi geedziĝas kun Luc Besson, reĝisoro de scienc-fikcia filmo La kvina elemento, en kiu Jovoviĉ ludis la virinan ĉefrolon kaj iĝas stelulino. Ŝi ankaŭ ludis sub lia reĝisorado – post du jaroj – la francan nacian heroon kaj sanktulon Johana de Orleans. En 1999 ŝi denove divorcas.

En 2003 ŝi fondas kun Carmen HAWK la modan firmaon Jovovich-Hawk. La vendado okazas tra usona vendejo Fred Siegel en Los Anĝeleso. En 2005 ŝi malfermas sian propran butikon en Novjorko.

Filmaro redakti

Filmoj
Jaro Filmo Rolo
1988 Two Moon Junction Samantha Delongpre
1991 Return to the Blue Lagoon Lilli Hargrave
1992 Kuffs Maya Carlton
1992 Chaplin Mildred Harris
1993 Dazed and Confused Michelle Burroughs
1997 The Fifth Element Leeloo
1998 He Got Game Dakota Burns
1999 The Messenger: The Story of Joan of Arc Johana de Arko
2000 Claim Lucia
2001 Million Dollar Hotel Eloise
2001 Zoolander Katinka Ingabogovinanana
2002 Resident Evil Alice
2002 You Stupid Man Nadine
2003 Dummy Fangora "Fanny" Gurkel
2003 No Good Deed Erin
2004 Resident Evil: Apocalypse Alice
2005 Gore Vidal's Caligula Drusilla
2006 Ultraviolet Violet Song jat Shariff
2007 .45 Kat
2007 Resident Evil: Extinction Alice
2008 Palermo Shooting Milla Jovovich
2009 Perfect Getaway Cydney Anderson
2009 The Fourth Kind Dr. Abigail "Abbey" Tyler
2010 Stone Lucetta
2010 Resident Evil: Afterlife Alice
2010 Dirty Girl Sue-Ann
2011 Lucky Trouble Nadya
2011 Bringing Up Bobby Olive
2011 The Three Musketeers Milady de Winter
2011 Faces in the Crowd Anna Marchant
2012 Resident Evil: Retribution Alice
2014 Cymbeline The Queen
2015 Survivor Kate Abbott
2015 A Warrior's Tail Savva (angla voĉo)
2016 Zoolander 2 Katinka Ingaborgovinanana
2016 Resident Evil: The Final Chapter Alice / Alicia Marcus
2017 Shock and Awe Vlatka
2018 Future World The Drug lord
2018 The Rookies Senior Agent Bruce
2019 Paradise Hills The Duchess
2019 Hellboy Vivienne Nimue, the Blood Queen
2020 Monster Hunter Captain Natalie Artemis
Televido
Jaro Titolo Rolo
1988 The Night Train to Kathmandu Lily McLeod
1988 Paradise Katie
1989 Married... with Children Yvette
1990 Parker Lewis Can't Lose Robin Fecknowitz
2002 King Of The Hill Serena

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti