Milliyet

turka gazeto

MillIYET (turke = nacieco) estas superregiona ĉiutaga gazeto en Turkio, kiu ekestis en 1926 kaj refondiĝis la 3-an de majo 1950. La sidejo de la gazeto ekde la fondiĝo estas Istanbulo.

Milliyet
gazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Turkio
Urbo Istanbulo
Establodato 1926, refondo la 3-an de majo 1950
Posedata de Demirören Group vd
Lingvoj

turka

Eldonkvanto 135 000

Retejo https://www.milliyet.com.tr/
vdr

Unu el la plej malnovaj gazetoj de la lando, ĝis 2011 ĝi konsideriĝis unu el la gvidaj sendependaj gazetoj de la lando, sed tiam ĝin aĉetis la konzerno Demirören proksima al la turkia prezidanto Recep Tayyip Erdoğan, kio igis la amaskomunikilon same registare kontrolita kiel preskaŭ ĉiuj aliaj amaskomunikiloj de la lando.