Milmarcos [milMARkos] (Mil Kadroj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Milmarcos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19330
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Fernando Marchán Moreno (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 1,93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 1° 53′ U (mapo)41.0875-1.8752777777778Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 53′ U (mapo) [+]
Alto 1 054 m [+]
Areo 43,99 km²
Milmarcos (Hispanio)
Milmarcos (Hispanio)
DEC
Milmarcos
Milmarcos
Situo de Milmarcos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Milmarcos [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas milmarqueño [milmarKEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 85 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,93 loĝ/km².

Situo redakti

Milmarcos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1054 m super marnivelo; je 143 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 43,99 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°05′15″N 1°52′31″Ok.

Historio redakti

Milmarcos estas malgranda vilaĝo kun longa historio. Estis situa en teritorio de la keltiberoj. La nomo estas de latina deveno, pro kio ŝajnas evidenta ke ĝi estis fondita de la romianoj. Post la reconquista de la valoj de la rivero Ebro, Jalón kaj Jiloca, fare de Alfonso la 1-a la Batalema, reĝo de Aragono, komence de la 12-a jarcento, Milmarcos figuras kiel limo de la komunumo de domaroj de Calatayud, el kiu distas 35,3 km. Iom poste, post la reconquista de Molina fare de tiu sama reĝo, en 1129, kaj sekva donaco al Manrique de Lara, Milmarcos iĝis inkludita en tiu teritorio. Dum la Mezepoko ĝi apartenis al la senjorio de Molina, kaj akiris la titolon de villa jam en moderna epoko.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 85, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Milmarcos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Milmarcos kie oni falis al la nunaj 85.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ redakti