Milovan Miković (naskiĝis la 17-an de julio 1947 en Subotica) estas kroata verkisto el Vojvodino. Rilate al la literaturo de Esperanto elstarigindas, ke li inter alie en 1983 en la revuo Rukovet (numero 5/83, paĝoj 60-72) en la serbokroata lingvo je titolo »Do Akonkagve i nazad« (Ĝis Akonkagvo kaj reen) kun la kunaŭtoro Petar Vukov publikigis tre ampleksan intervjuon kun la esperantlingva mondvojaĝisto kaj verkisto Tibor Sekelj, kaj ankaŭ kunlaboris en la amplekse bildigita ekspozicia katalogo "Simileco kaj diverseco, el la etnologia kolekto de mondvojaĝanto Tibor Sekelj", pretigita okaze de ekspozicio en Subotica de la 18-a de majo ĝis la 10-a de junio 1995, sed libroforme publikigita nur en 2012 (ISBN 978-86-915679-0-3).

Milovan Miković
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1947 (1947-07-17) (76-jaraĝa)
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco Serbio vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr