Milton J. „Milt“ Hinton (moknomo: La juĝisto), (* 23-an de junio 1910 en Vicksburg, Misisipio; † 19-an de decembro 2000 en Kvinzo, Novjorko) estas usona ĵaz-basisto, -kantisto, -bandestro, -komponisto, -fotisto, -esploristo, kaj -verkisto.

Milt Hinton
Milton Hinton 1989
Milton Hinton 1989
Persona informo
Aliaj nomoj Judge • Junior Hifitz
Naskiĝo 23-an de junio 1910 (1910-06-23)
en Vicksburg (Misisipio)
Morto 19-an de decembro 2000 (2000-12-19) (90-jaraĝa)
en Kvinzo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Wendell Phillips Academy High School
Okupo
Okupo fotisto • ĵazmuzikisto • verkisto de nefikcio • kantisto
TTT
Retejo http://www.milthinton.com/
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Milton estis filo de muzikinstruistino kaj orgenistino, alkreskis en Ĉikago kaj lernis komence la ludon de violono, korno kaj bassaksofono. Ĉe la mezgrada lernejo li eklernis basludadon, poste li studis muzikon ĉe konservatorio Crane College kaj ĉe la Nordokcidenta Universato. Li muzikis en la bandoj de Boyd Atkins kaj Tiny Parham. Ekde 1931 li laboris kun violonisto Eddie South, poste kun Erskine Tate, Freddie Keppard, Jabbo Smith kaj 1936 en la triopo de Zutty Singleton. Ekde 1936 ĝis 1951 li anis en la bando de Cab Calloway. Post ĝia malfondado li muzikis en Novjorko i.a. kun Joe Bushkin, estis mallonge ĉe Count Basie kaj en 1953/54 koncertvojaĝe kun Louis Armstrong en Japanujo. Li muzikis ankaŭ kun Dizzy Gillespie kaj en 1955 kun Benny Goodman. Ekde meze de la 1950-aj jaroj li ĉefe laboris kiel studiomuzikisto ĉe CBS. Foje li ankoraŭ koncertis, ekz. ĉe Newport Jazz Festival de 1957 kun Teddy Wilson, kun Ben Webster kaj kiel akompanisto de kantistoj kiel Sammy Davis, Judy Garland, Diahann Carroll, Harry Belafonte (1965/66). Kun Michael Fleming, Lisle Atkinson, Richard Davis, Ron Carter kaj Sam Jones li ankaŭ apartenis tiutempe al New York Bass Violin Choir de Bill Lee. Li estis produktisto de sondiskoj kaj verkis filmmuzikojn. Ekde la 1970-aj jaroj li denove regule koncertis, i.a. kiel gasto ĉe Charles Mingus and Friends in Concert (1972) kaj pli kaj pli ekde la 1980-aj jaroj en sia rolo de „granda ĵazveterano“ de ĵazo. En 1988 li kunlaboris je la sondisko Trio Jeepy de Branford Marsalis. Lian 80-an naskiĝdatrevenon oni festis en 1990 per koncerto en la Novjorka Urbo-Halo kaj lian 90-an naskiĝdatrevenon en 2000 per koncerto sur la festivalo de JVC en Novjorko.

Literaturo redakti

  • Milt Hinton, David Berger Bass Line: The Stories ond Photos of Milt Hinton, Philadelphia, Temple University Press 1988
  • Milt Hinton Bass Line, Temple University Press 1988
  • Milt Hinton Over Time, 1991
  • Kunzler Jazzlexikon, 2002

Eksteraj ligiloj redakti