Milton Friedman

Usona ekonomikisto

Milton FRIEDMAN (naskiĝis la 31-an de julio, 1912, en Novjorko, Usono, mortis la 16-an de novembro 2006) estis ekonomikisto kaj grava pensisto de la kvanta teorio de mono. Li ricevis la Nobelan Premion[1] jare 1976 por ekonomika scienco.

Milton Friedman
Nobel-premiito
Persona informo
Milton Friedman
Naskiĝo 31-an de julio 1912 (1912-07-31)
en Broklino
Morto 16-an de novembro 2006 (2006-11-16) (94-jaraĝa)
en San-Francisko
Mortis pro kora malsufiĉo vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Golfo de San-Francisko vd
Religio ortodoksa judismo • agnostic vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Rahway • Broklino vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Rahway High School • Universitato KolumbioUniversitato RutgersUniversitato de ĈikagoUniversitato de Kembriĝo vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Milton Friedman
Familio
Edz(in)o Rose Friedman vd
Infanoj David Friedman • Jan Martel vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • statistikisto • universitata instruisto • eseisto vd
Laborkampo ekonomikomakroekonomiko vd
Doktoreca konsilisto Simon Kuznets vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Universitato Rutgers de Nov-Ĵerzejo kaj diplomiĝis en la Universitato Columbia de Novjorko.

Li estis ekonomikisto de la vaŝingtona Komisiono de Naciaj Resursoj (inter 1935-1937), poste (1937-1945, 1948-1981) kunlaboranto de La Tutlanda Ekonomia Esplora Instituto. Li instruis statistikon inter 1945 kaj 1948 en la Universitato de Ĉikago, poste iĝis samloke profesoro de la ekonomika katedro ĝis lia pensiiĝo en 1983. Li laboris ankaŭ kiel instruisto de la kalifornia Universitato Stanford (1976) kaj kunlaboranto de la Hoover Institution on War, Revolution and Peace (Instituto Hoover pri milito, revolucio kaj paco), Li estis verkinto por ekonomiaj gazetoj, membro de ekonomiaj societoj, komisionoj, ties gvidanto.

Milton Friedman jam frue rifuzis teorion de John Maynard Keynes, kiu karakterizis la usonan kaj eŭropan ekonomiajn politikojn en la 1930-aj jaroj.

Friedman ĉiam luktis, agadis por la pli libera merkata ekonomio. Li apogis modestan kreskigon de la mon-kvanto en la ekonomio.

En sia libro - verkita kun Anna Jacobson Schwartz - "A Monetary History of the United States, 1867-1960" (Historio de usona valuto), li alvenis al la konkludo, ke la recesiojn ĉiam antaŭis monmanko. Laŭ lia opinio, la ŝtato devas direkti per reguligo de la monkvanto en la moncirkulado (per monetaraj politikaj rimedoj).

Friedman laboris kiel prezidenta konsilisto (de Nixon ĝis Reagan) en Usono kaj eĉ Ĉilio (1973-74, ĉe Pinochet).

En 2003, Milton Friedman efektive konkludis : “La tutmonda medio estas problemo multe tro alte taksata. […] Ni poluadas ekde kiam ni spiras. Oni ne fermos la fabrikojn sub la preteksto voli elimini ĉiujn ellasojn de karbonoksido en la atmosferon. Tiel oni povus tuj pendumi sin !”.[1]

Verkoj redakti

  • Capitalism and Freedom
  • Free to Choose: A Personal Statement
  • Monetary History of the United States, 1867-1960 (with Anna Schwartz)
  • Money Mischief: Episodes in Monetary History
  • Price Theory
  • Economic Freedom, Human Freedom, Political Freedom
  • Two Lucky People: Memoirs (with Rose Friedman)
  • Why Government Is the Problem

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti