Minae Mizumura (jap.水村 美苗, Mizumura Minae ; n. en la jaro 1951 en Tokio ) estas japana verkistino kaj literaturistino[1]. Ŝiaj plej furoraj verkoj estas Honkaku shōsetsu (本格小説) en angla traduko A True Novel, kaj Nihongo ga horobiru toki eigo no seiki no naka de (日本語が亡びるとき 英語の世紀の中で) en angla traduko sub la titolo The Fall of the Japanese Language in the Age of English (La falo de la japana lingvo en la epoko de la angla).

Minae Mizumura
Persona informo
水村美苗
Naskiĝo 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (73-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Yale College • John L. Miller Great Neck North High School vd
Profesio
Okupo romanisto • literaturkritikisto • verkisto vd
Laborkampo literatura kritikojapanlingva literaturo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivkuro redakti

Minae Mizumura naskiĝis en Tokio. En la aĝo de dek du, la laboro de ŝia patro alportis ŝian familion al Long Island, Novjorko, kie ŝi kreskis. Ŝi unue studis arton ĉe la Lernejo de la Belarta Muzeo en Bostono, poste sekvis studvizito ĉe la pariza universitato Sorbono, por daŭrigi la studon de la franca literaturo ĉe Universitato Yale (Yale College kaj Yale Graduate School). Post diplomiĝo, Mizumura revenis al Japanio por okupiĝi pri sia verkista kariero.

Pro sia romano Honkaku shōsetsu (angle: A True Novel) Mizumura ricevis en 2003 la literaturan premion Yomiuri.

Verkaro redakti

  • 1990 Zoku meian (續明暗, 續明暗. angle: Light and Darkness Continued), Shincho bunko, ISBN 4101338116
  • 1995 Shishōsetsu de maldekstre dekstren (私小説 from left to right, angle: An I Novel from left to right), Shinchōsha, ISBN 4480425853 estas la unua dulingva, duon-aŭtobiografia romano en Japanio kaj pridemandas, kion signifas verki en la japana lingvo hodiaŭ[2].
  • 1998 Tegami, shiori wo soete (手紙、栞を添えて, angle: Letters with Bookmarks Attached), unue publikigitaj ĉe Asahi Shimbun
  • 2002 Honkaku shōsetsu (本格小説), Shincho bunko, en du volumoj, ISBN 4101338132, ISBN 4101338140
  • 2008 Nihongo ga horobiru toki eigo no seiki no naka de (日本語が亡びるとき 英語の世紀の中で), Chikuma shobō, ISBN 4480814965, poŝlibro: ISBN: 978-4-480-43266-7. Premiita en 2009 kun la Kobayashi Hideo Award.
    • The Fall of the Japanese Language in the Age of English, tradukita al la angla de Mari Yoshihara kaj Juliet Winters Carpenter, Columbia University Press, 2015, ISBN 978-0231163026.
  • 2009 Nihongo de yomu to iu koto (日本語で読むということ), Chikuma shobō, ISBN 9784480815019
  • 2009 Nihongo de kaku to iu koto (日本語で書くということ), Chikuma shobō, ISBN 9784480815026
  • 2012 Shinbun shōsetsu haha no isan (新聞小説 母の遺産), Chuōkōronshinsha, ISBN 9784120043475

La falo de la japana lingvo en la epoko de la angla redakti

La libro priskribas la kreskon kaj falon de naciaj lingvoj kaj literaturoj kaj montras kiel la tutmonda superrego de la angla lingvo povas rezulti fatala por iuj literaturaj tradicioj kun emfazo sur la japana ekzemplo[4][5][6]. En Japanio, post la epoko Meiji, la "nacia lingvo" estis rapide starigita, kaj tiel la moderna japana literaturo naskiĝis. Ĝi fariĝis konata kiel la "ĉefa literaturo" de la mondo, kaj eĉ gajnis la Nobel-premion pri Literaturo. Unu kialo por tio estas, ke Japanio neniam fariĝis kolonio[7].

En sia eseo Why I write what I write (Kial mi verkas tion kion mi verkas) ŝi rakontas pri siaj baraktoj kun la angla lingvo kaj ke homoj por kiuj la angla estas la gepatra lingvo ofte ne plene konscias pri tiu privilegio kaj foje eĉ humile supozas, ke ĉiuj lingvoj estas same gravaj. En tiu eseo ŝi ankaŭ deklaris ke ŝi "verkas por malebligi ke la mondo cedas al la tiraneco de la angla" kaj ke ŝi "povas nur pensi pri la lingvo kiel apartenanta al neniu krom tiu, kiu permesas al ni aparteni al ĝi"[8]. Mizumura ankaŭ asertas, ke "ies identeco ne devenas de sia nacio aŭ sango, sed de la lingvo, kiun oni uzas."[4]

Vidu ankaŭ redakti

Internacia Verkista Programo (IWP)

Japana literaturo

Japana lingvo

Lingva justeco

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. ten) Biografio, retejo de Minae Mizumura
  2. (en) An I-novel Arkivigite je 2020-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (en) A True Novel, Claire Reads Books, YouTube
  4. 4,0 4,1 (en) Colin Marshall, Down with the English Language!, Los Angeles Review of Books, la 5-an de oktobro 2017.
  5. (en) Kelkaj paĝoj el la libro estas rete alireblaj en la blogo de Columbia University Press.
  6. (en) Recenzo de "La falo de la japana lingvo en la epoko de la angla" en Claire Reads Books, YouTube.
  7. (jp) 日本語が亡びるとき 英語の世紀の中で みんなのレビュ, recenzoj pri la libro, la 1-an de oktobro 2018
  8. (en) Minae Mizumura, Why I Write What I Write, arkivita pere de Wayback Maŝino, la 3-an de marto 2016.