Minaoj
Mino aŭ Minaoj estas genro de birdoj de la familio de Sturnedoj. Tiuj estas la plej grandaj el la tuta familio kaj troviĝas en tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj de Papuo-Novgvineo kaj najbaraj insuloj. La membroj de la genro estas la jenaj:
- Orminao, Mino anais
- Flavvizaĝa minao, Mino dumontii
- Longvosta minao, Mino kreffti
Minaoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavvizaĝa minao
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Longvosta minao estis iam konsiderata subspecio de la Flavvizaĝa minao.
Ĝenerale temas pri nigrecaj birdoj, kun metalecaj briloj, kiel ĉe aliaj sturnedoj, kaj kun flavaj partoj pli abundaj ĉe la Orminao kaj ĉefe ĉekape ĉe la Flavvizaĝa minao kaj la Longvosta minao.
Minaoj estas termino kiun oni uzas ankaŭ por aludi al genro de Akridoteroj aŭ tipaj minaoj.
Referencoj redakti
- Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.