Minbarominbar (en araba منبر, latinigita ankaŭ kiel mimbarmimber) estas predikejo en moskeo kie la imamo (preĝestro) staras por elsendi predikon (خطبة, ĥutbah) aŭ en Husajnia kie la paroland sidas kaj lekcias la kunsidon. La vorto estas deriva de araba radiko n-b-r ("altigi"); la araba pluralo estas manābir (en araba منابر).

Minbaro de la Moskeo Molla Çelebi en Istanbulo.
Bildo montranta la minbaron de la Granda Moskeo de Kajruano (Moskeo de Ukba); tiu predikejo, la plej malnova en ekzistado, estas ankoraŭ en sia loko de origino (ĉe la preĝejo de la moskeo) kaj ĝi estas protektita de vitra panelo por konservi tiun valoran preĝoseĝo, en Kajruano, Tunizio.
Islama fakulo Ammar Nakŝavani predikante el mimbaro de moskeo de Dar es Salaam kiel parto de la ceremonioj de Ramadano.
La portoj de la minbaro de Saladino, komence de la 1900-aj jaroj. Tiu minbaro estis konstruita pro ordono de Nur al-Din, sed instalita de Saladino

Minbaroj similas al multaj predikejoj laŭ alteco kaj strukturo (en kelkaj preĝejoj uzitaj de legantoj de la Biblio), sed tiuj havas kaj funkcion kaj situacion pli simila al tiu de preĝeja librapogilo, kaj estas uzita anstataŭe de la ministro religia, nome la imamo, tipe por pli ampleksa gamo de legado kaj preĝado. La minbaro, kies dekorado estas kvazaŭ parto de la sunao, hacas kutima formon de tureto kun pinteca tegmento kaj ŝtuparo konduka al ĝi. Kontraste, la profeto Muhammed uzis nur platformon kun tri ŝtupoj. La minbaro situas dekstre de la mihrabo, nome la niĉo kiu indikas la direkton de la preĝado (tio estas al Mekko). La minbaro estas ankaŭ simbolo de aŭtoritato.[1]

Notoj redakti

  1. Andrew Petersen, Dictionary of Islamic architecture, Routledge, 1996, paĝo 191

Bibliografio redakti

  • Lynette Singer (eld.): The Minbar of Saladin. Reconstructing a Jewel of Islamic Art (London: Thames & Hudson 2008).