Mindszent

Hungaria urbo

Mindszent [mindsent] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Hódmezővásárhely. La loknomo signifas: Ĉiuj Sanktuloj, laŭ la mezepoka preĝejo.

Mindszent
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 298  (2023) [+]
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 32′ N, 20° 11′ O (mapo)46.52520.185Koordinatoj: 46° 32′ N, 20° 11′ O (mapo) [+]
Areo 59,39 km² (5 939 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Mindszent (Hungario)
Mindszent (Hungario)
DEC
Mindszent
Mindszent
Situo de Mindszent

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mindszent [+]
vdr
Tiso, ties digo kaj urborando Mindszent

Situo redakti

Mindszent situas sur ebenaĵo, sur maldekstra bordo de Tiso (kie estas haveno kaj pramo), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Szolnok-Makó, inter urboj Szentes kaj Hódmezővásárhely.

Historio redakti

Estas menciita preĝejo el 1332, la pramo en 1515. Dum la turka erao la komunumo ne senhomiĝis, nur la proksimaj vilaĝoj. Inter 1884-1950 la vilaĝo estis distriktejo. La fervojo ekfunkciis en 1893. Vilaĝdomo konstruiĝis en 1928. La vilaĝo iĝis urbo en 1993.

 
Riverborda banejo de Mindszent

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵo estas la postbaroka katolika Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mindszent).

Famuloj redakti

En Mindszent naskiĝis:

Komunumoj pri Ĉiuj Sanktuloj en Hungara reĝlando redakti

Bogádmindszent Csehimindszent Csíkmindszent Csonkamindszent Érmindszent
Jászómindszent Kassamindszent Kismindszent Ladomérmindszent Mátramindszent
Mindszent Mindszentgodisa Mindszentkálla Pinkamindszent Szepesmindszent